Bernhard Pabst: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
'''Hans Bernhard PABST''' (naskiĝis la [[4-an de aprilo]] [[1960]] en [[Gießen]]) estas [[Germanio|germana]] [[juristo]] kaj [[Esperantologio|Esperantologoesperantologo]].
 
== Movada agado ==
Inter decembro [[1986]] kaj decembro [[1987]] li kune kun interalie [[Thomas Pusch]] starigis nacian oficejon de [[Germana Esperanto-Asocio]] kaj [[Germana Esperanto-Junularo]] en [[Bonn]]o, nomatan [[Germana Esperanto-Centro]], kiu sekve post enurba translokiĝo plufunkciis ĝis marto [[1995]] kaj donis gravajn impulsojn al la nacia Esperanto-movado. Dum tiu unua jaro li estis ties salajrata gvidanto.
 
== Terminara agado ==
Poste li interalie verkis la publikaĵon "[[Inversa vortaro|Inversa Vortaro]] de Esperanto" (IVE, 1989), kunlaboris ĉe "Perkomputora Termino-Kolekto" (Pekoteko) de [[Rüdiger Eichholz]], Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj ([[Elektronika_Bibliografio_de_Esperantaj_Artikoloj|EBEA]]), Manlibro de Politiko (ed. [[Stefan Maul]]). Li kontribuis per multaj artikoloj i.a. al la periodaĵoj [[Monato (gazeto)|Monato]]<ref name="mon01">{{Monatoref|numero=1999/05|paĝo=11|titolo=Teknika normigo|ligilo=|aŭtoro=Bernhard Pabst}}</ref>, Internacia Jura Revuo, Akademiaj Studoj, [[Kontakto (Revuo)|Kontakto]], [[Esperanto aktuell]]) k.a. Bernhard Pabst redaktis la fakrevueton "Terminoteko, informilo pri Esperanta termino-farado". En sia blogo li publikigis multajn recenzojn pri vortaroj kaj studojn pri la [[Fundamento de Esperanto]]. Krome li verkis kelkajn studojn pri konataj esperantistoj ([[Max Butin]], [[Marie Hankel]], [[Julius Penndorf]], [[Antoon Jozef Witteryck]] k.a.). Kune kun [[Gonçalo Neves]] li ricevis en 2018 duan [[Premio Grabowski|Premion Grabowski]] pro sia [[Historia Vortaro de Esperanto]].
 
== Esploroj pri la Fundamento ==
Siajn esplorojn pri la Fundamento Pabst kunigis en la "[[Berlina Komentario pri la Vortaro Oficiala]]" (2013-2014), kiu koncernas la Universalan Vortaron kaj ties Oficialajn Aldonojn. Per aldono de komentoj ankaŭ pri la aliaj partoj de la Fundamento el ĝi fariĝis la "Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto" (ĝis sept. 2014 du volumoj kun kun ĉ. 650 paĝoj).
Kiel gravan interpretilon de la Fundamento li reeldonis la difinvortaron de Kabe (1910) kun komentoj.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Akademia Dokumentaro]]
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
<references/>
 
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 21 ⟶ 22:
* [http://esperanto-akademio.wikispaces.com/Berlina+Komentario+pri+la+Fundamento+de+Esperanto Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto]. '''BK''' Berlino 2014.
* [http://esperanto-akademio.wikispaces.com/BKB Berlina Komentita Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2014]. '''BKB''' Berlino 2015.
* [http://esperanto-akademio.wikispaces.com/Artikoloj+pri+la+Fundamento 57 blogeroj pri la Fundamento – 2010-2012], 270 p. A 4.
* [http://esperanto-akademio.wikispaces.com/Historiaj+vortaroj Kabe. Difinvortaro de Esperanto]. Komentita eldono de la verko de 1910. Berlino 2013.
 
{{Vivtempo|Pabst, Bernhard}}
 
[[Kategorio:Germanaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Germanaj juristoj]]