Zurika Junulara Movado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 4:
Memkompreneble la movado ne estis fenomeno naskiĝinta el nenio sed estis nur la videbligo de konflikto generacia, kiu jam delonge dormetis. La aktivecoj de la junularo komenciĝis jam en la jaroj 1977 ĝis 1979 per okupado de domoj kaj junularcentroj. Kernan rolon ludis membroj de Zurika Esperanto-Junularo, kiun gvidis [[Dietrich Michael WEIDMANN]]. El lia buŝo estiĝis la slogano "machäd us äm shtaat gurkäsalaat" (kukumsalatigu la ŝtaton) kiel respondo al la perfortaj reagoj de la ŝtataj fortoj provante silentigi la voĉojn de siaj gefiloj. La unuan de junio la polico arestis Umberton Blumatti, [[Dietrich Michael Weidmann]], Stefan Flüeler kaj tri aliajn aktivistojn de la Junulara Movado preventive, sen jura kialo. Tiu arestigo definitive eksplodigis la urbon. Al la protestoj, kiuj ĝis tiam estis afero de malgranda grupo de gejunuloj nun aliĝis multnombraj politikistoj kaj dekmiloj da homoj. Por la premo de la amasoj la urba registaro devis tuj reliberigi la arestitojn kaj nun disponigi al la gejunuloj la postulitan aŭtonoman junularcentron kaj diversajn aliajn kulturajn spacojn.
Kvankam la eksperimento en la aŭtonoma junularcentro fiaskis pro la problemo de la amase alvenintaj droguloj en diversaj aliaj lokoj estiĝis kulturaj liberspacoj kaj en Zurkio komplete ŝanĝiĝis la etoso. Hodiaŭ oni ja povas diri, ke la iama konservema spartana cvingli-urbo fariĝis bunta mikspoto de tutmonda kulturo. Eventoj kiel la stratparado hodiaŭ allogas milionon da spektantoj kaj Zuriko estas konata, kiel la urbo kun plej alta vivokvalito en la tuta mondo.
 
[[Kategorio:Movadoj]]