Latina lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 169:
 
==En la aktualo==
La instruado kaj uzado de la latina lingvo, neniam kiel unua aŭ gepatra lingvo, pluis en la okcidenta kultursistemo (instruado, universitato, religio ktp.) ĝis la aktualo, ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Usono kaj aliaj mondopartoj. Ĝi ĝuis la prestiĝon de la antikva kulturo kaj partikulare de tiu de la [[Romia Imperio]], kiel lulilo de la aŭropa civilizacio. Krom la rezisto en la moderna eduksistemo (el mezlernejo al la universitato ĉefe por filologiaj karieroj), la latino estas ankoraŭ disvastigata kiel alternativa lingvo, ekzemple por parolrondoj, gazetoj, [[latinlingva Vikipedio|propra Vikipedio]] ktp. La [[Papa Akademio de Latina Lingvo]] listigas celojn, metodojn kaj detalajn normojn pri agado de la [[institucio]]; ĝi interalie atentigas neprecon utiligi nuntempajn rimedojn de [[amaskomunikilo]]j por propagi la latinan lingvon; sub kontrolo de la Akademio estas kreata ''Parvum verborum novatorum léxicum'' ("Eta [[leksikono]] de novaj [[vorto]]j"); en ĝi estas konfirmataj [[neologismo]]j, kiujn oni povas uzi en oficiala lingvo de [[Vatikano]] kaj [[Katolika eklezio]]. Tiu Akademio eldonas trarigardon de siaj laboraĵoj en periodaĵo "Latinitas". Grava leksikografo kaj tradukisto papa estis dum multaj jaroj la tirolano [[Karl Egger]].
 
Sur tiu bazo la latino estis proponita ankaŭ kiel bazo por kelkaj [[planlingvo]]j, kiel ''[[Latino sine flexione]]'', [[Interlingvao]] kaj aliaj, ĉu rekte aŭ kiel akso de la [[latinidaj lingvoj]].