Fuzio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e defaŭlta grandeco de bildoj |
granda plibonigo |
||
Linio 3:
[[Dosiero:FusionintheSun.png|eta|Nuklea kunfando en la Suno]]
'''Fuzio'''
=== Forta Interago (barilego kiu malplifaciligas fuzion) ===
Kutime la [[nukleono]]j (nukleeroj) ([[protono]]j kaj [[neŭtrono]]j) emas disiĝi kiel pilkoj kiuj kolizias kaj reforiras. Ekzistas do kvazaŭ barilego kiu malhelpas ĉiujn kuniĝojn, ĝi nomiĝas [[Forta nuklea forto|'''forta interago''' aŭ '''forta nuklea forto''']] ({{lang-en|strong interaction}}). Tamen tiaj kuniĝoj povas okazi kaj okazas. Ili eblas nur kiam eksteraj kondiĉoj puŝpremegas la kernerojn tiel forte unu kontraŭ la aliaj ke la nukleeroj sukcesas transiri tiun barilegon. Tiuj eksteraj kondiĉoj estas premegego kaj altegega temperaturo.
=== Malkovro ===
Dum jaro 1920 la fizikisto [[Arthur Eddington]] publikigis skribaĵon kie ri konjektis ke nuklea fuzio de hidrogenio al helio estu la fonto de energio de steloj. Antaŭe fizikistoj ne havis taŭgan klarigon, la energiofonto de steloj estis enigmo.
=== Utiligo ===
En jaro 1952 [[Usono]] eksplodigis la plej fruan fuzian bombon ({{lang-en|thermonuclear weapon </i>aŭ<i> hydrogen bomb </i>aŭ<i> H-bomb}}). Tio estis la plej frua efektivigo de nukea fuzio sur la Tero. Oni esperis ke post kelkaj jaroj disponeblos utilaj fuziaj reaktoroj ebligantaj kontrolatan reakcion. Montriĝis ke kontrolata fuzio estas iel ebla sed tiel malfacile kaj multekoste atingebla ke ĝi ĝisnune entute ne havis ŝancon fariĝi energiofonto. Dum la tuta tempo prezentiĝis kaj aŭdiĝis optimistoj kiuj fanfaronis kun laŭraportaj spektindaj progresoj kaj antaŭdiris kaj promesis utiligon de la fuzio dum kelkaj jaroj. La lasta projekto kiu klopodas utiligi fuzion estas [[ITER]]. Ĝi komenciĝis en jaro 1987 kaj daŭre estas aktiva. Fuzian reakcion oni esperas ebligi en jaro 2035 <ref>{{en}} [https://www.iter.org/faq#When_will_ITER_be_operational iter.org/faq#When_will_ITER_be_operational]</ref>.
== Referencoj ==
{{Referencoj|1}}
== Vidu ankaŭ ==
* [[Magneta celfuzio]]
* [[Fisio]]
Linio 14 ⟶ 26:
== Eksteraj ligiloj ==
* {{en}} [http://www.sckcen.be
* http://hyperphysics.phy-astr.gsu.edu/hbase/nucene/nucbin2.html#c1
* http://theses.mit.edu/Dienst/UI/2.0/Page/0018.mit.theses/1995-130/30?npages=306
Linio 20 ⟶ 32:
[[Kategorio:Atoma fiziko]]
[[Kategorio:Nuklea fuzio
|