Libereco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 29:
 
[[Civila libereco|Civilaj liberecoj]] aŭ personaj liberecoj estas personaj garantioj kaj liberecoj kiujn la registaroj ne rajtas malobei, ĉu laŭleĝe ĉu laŭ juĝista interpreto, sen deviga proceso. Kvankam la enhavo de la termino diferencas inter landoj, la civilaj liberecoj (aŭ simple liberoj) povas inkludi ekzemple la protekton de la pensolibero, la gazetarlibereco, la religilibero, la parollibereco, la kunvenlibereco, la rajto al la sekureco kaj la libero, la esprimlibereco, la rajto al la privateco, la rajto al egaleca traktado fare de la leĝaro kaj de la juraj procesoj, la rajto al justa juĝo, kaj la rajto al la vivo. Aliaj civilaj liberecoj estas la rajto al propra posedo, la rajto al memdefendo, kaj la rajto al la korpa integreco.
 
La [[provizora libero]] estas rimedo alternativa al puno seniga je libero, kiel estas enprizonigo aŭ hejmaresto, kiu ekzistas en la juro de kelkaj landoj, kaj kiu estas konsiderebla en la kondamno kiam oni plenumas postulojn establitaj en la leĝaro, kio permesas al la kondamnito pro krimo plenumi sian punon en libero, kvankam ligite al kelkaj devigoj aŭ sub kelkaj kondiĉoj, por ekzemplo, ne fifari novajn krimojn aŭ veni al policejo aŭ juĝejo en difinitaj okazoj.
 
Metafore oni diras ekzemple ''havi liberan tempon'', kio signifas ''esti en [[ferioj]]'', aŭ simple ''dum iom da tempo ne devi fari laboron kaj povi fari kion oni deziras''.