Franz Bopp: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
 
== Vivo ==
Inspirite de la katolika filozofo K. J. Windischmann, kiu estis lia instruisto en [[Aschaffenburg]], Bopp lernigis al si ekde 1812 en [[Parizo]] la tiutempe en Eŭropo kvazaŭ nekonatan [[Sanskrito]]n, la sanktan lingvon de [[BharatoBarato]]. Per sia unua verko ''Über das Conjugationssystem der Sanskritsprache in Vergleichung mit jenem der griechischen, lateinischen, persischen und germanischen Sprache'' (1816, angla traduko kaj prilaboro en Londono en 1820) li povis provi la konekton genealogian inter la verktitole menciitaj lingvoj. Tio sukcesis per la komparo de la konstruo de la verba sistemo. Sekve Bopp fariĝis - post respektive kun la angla juristo Sir William Jones, la germana romantikisto [[Friedrich Schlegel]], la dana lingvikisto [[Rasmus Rask]] kaj aliaj - fondinto de la moderna lingvistiko pri la [[hindeŭropa lingvaro]]. Metodike li povas esti konsiderita fondinto de kompara lingvistiko entute.
 
Post alia studadrestado en [[Londono]] (1818) li iĝis en 1820 honora doktoro ĉe la Universitato de [[Göttingen]]. En 1821 li profesoriĝis en [[Berlino]] ankaŭ danke al la perado de sia amiko [[Wilhelm von Humboldt]]. Ekde 1822 Bopp estis membro de la [[Prusa Akademio de Sciencoj]]. Sen tuŝo de lingvofilozofiaj aspektoj Bopp kontinuigis kaj pliperfektigis sian vojon per la skribo de la majstroverko ''Vergleichende Grammatik des Sanskrit, Zend, Griechischen, Lateinischen, Lithauischen, Gothischen und Deutschen'' (6 partoj, 1833–52; 3-a eldono postmorte en 2 volumoj, 1868–71). Krome li instigis la studon de Sanskrito mem publikigante gramatikojn, tekstojn, vortarojn.