Silezio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Linio 21:
 
== Historio de Silezio ==
Plej malfrue ekde la 1-a jarcento de nia erao la teritorio estis setlata fare de la ĝermanaj triboj de [[lugioj]] respektive de [[silingoj]], parto de la [[vandaloj]]. Ekde la dua duono de la 6-a jarcento alvenis okcidentslavoj, inter ili la triboj de ''Ślężanie'' kaj de ''Opolanie''. Ekde la jaro [[990]] la teritorio estis pribatalita inter la regnoj polaj kaj bohemaj. En 1137 venkis la pola regno, kaj ekde la jaro [[1138]] la regiono estis apanaĝa piasta [[duklando Silezio]]. En la jaro [[1163]] ĝi estis apartigita en tri partojn, el kiuj okcidenta (Granda Glogovio) kaj meza (Granda Vroclavio) estis kunigitaj en la unua triono de la [[13-a jarcento]] de Henriko la 1-a en Grandan Legnicion – pli malfrua [[Malsupra Silezio]] kun centro en [[Vroclavo]]. Al la tria, orienta apanaĝo [[Mieszko la 1-a Silezia]] aligis parton de suda [[Pollando]], kiu ne estis devene parto de Silezio (pli malfrua regionoj de [[Bytom]], Osviecim ([[Oświęcim]]), [[Zabrze]] kaj pluaj), kaj tiel estiĝis la t.n. Granda Opolio – pli malfrua [[Supra Silezio]], kiu havis centron en [[Racibórz]], pli malfrue en [[Opole]]. Duko [[Henriko la 1-a Barbulo]], kiu ekregis en 1201, sisteme subtenis la varbon kaj alvenigon de germanaj setlistoj, kaj lia filo Henriko la 2-a, la pia, daŭrigis la varbadon de germanaj setlistoj al Silezio. Per kontrakto el la jaro [[1202]] la piastidaj regantoj (el la dinastio de [[Piastoj]]) en ambaŭ partoj de Silezio rezignis pri reciproke heredaj rajtoj, per kio konfirmiĝis divido en [[Malsupra Silezio|Malsupran Silezion]] kaj [[Supra Silezio|Supran Silezion]]. Sed tiuj ĉi nomoj estis uzataj nur ekde la [[15-a jarcento]] kaj baldaŭ ili havis pure geografian karakteron, ĉar la procezo de plua divido de ambaŭ partoj de Silezio rapide daŭrigis.
 
Jam post la pereiga malvenko en la [[batalo ĉe Legnica]] kontraŭ la [[mongoloj]] en la jaro [[1241]], en kiu mortis ankaŭ Henriko la 2-a, la pia, okazis memstariĝo de la t.n. Meza Silezio de regiono [[Legnica]] kaj fine de la [[13-a jarcento]] memstariĝis ankaŭ regionoj de Glogow ([[Głogów]]), Zahanio, Javorio ([[Jawor]]) kaj pli malfrue Volovio ([[Wołów]]). De regiono [[Vroclavo]] poste apartiĝis regionoj de [[Świdnica|Swidnica]], Oleŝnica ([[Oleśnica]]), Minsterberg, [[Zabrze]] kaj vico da pli malgrandaj teritorioj.
 
Sed la divido trafis ankaŭ [[Supra Silezio|Supran Silezion]], kie de (Granda) Opolio apartiĝis post la jaro [[1281]] regionoj de [[Český Těšín|Těšín]], [[Racibórz]], [[Bytom]], Kozelio. Samtempe kiel sileziaj princlandoj komencis konsiderataj ekde la [[15-a jarcento]] ankaŭ regiono [[Opava]] kaj [[Krnov]] (definitive konfirmita nur en la jaro [[1659]]), kiuj antaŭe apartenis al [[Moravio]].
Linio 29:
Jam [[Venceslao la 2-a]] enpraktikigis vicon da sileziaj princlandoj en apanaĝan rilaton al Ĉeĥa reĝlando, tiun ĉi procezon finis en la jaroj [[1327]] – [[1335]] [[Johano de Luksemburgio]]. Ĉeĥan superecon super Silezio ripete agnoskis ankaŭ pola reĝo [[Kazimiro la 3-a la Granda]] ([[1333]] – [[1370]]); unue en la jaro [[1333]] per [[Vyšehrada kontrakto|Vyšehrada]] kaj poste en la jaro [[1335]] per [[Trenčína kontrakto]] (dum kunveno kun [[Johano de Luksemburgio]] kaj tiam ankoraŭ margrafo [[Karolo la 4-a|Karolo]] per interŝanĝo por tio, ke la ĉeĥa reĝo rezignis pri pretendoj al la pola krono) kaj denove en la jaro [[1348]] per paco en [[Namysłów]] kun [[Karolo la 4-a]], kiu samtempe per geedziĝo al Anno Svidna akiris per hereda pretendo la lastajn ĝis nun sendependajn sileziajn princlandojn.
[[Dosiero:Brandenburg-Prussia.jpg|eta|maldekstra|La pligrandigoj de la teritorio de Prusio en la 17a kaj la 18a jc. *''blue'': Margraflando [[Brandenburgio]] en la jaroj 1600 *''verde'': [[Duklando Prusio]] en la jaro 1600 *''flave'': Terirtorioj aneksitaj en la 1600-1772 *''ruĝe'': Teritorioj aneksitaj en la 1772-1795 sekve de la [[dispartigoj de Pollando-Litovio]] 1. Nova [[Silezio]] 2.[[Varmio]] 3.Malantaŭa [[Pomerio]] 4.[[Antaŭpomerio]] 5.[[Magdeburgo]] 6.[[Osnabruck]] 7.[[Minden]] 8.Mark 9.[[Kleve]]]]
Ankaŭ en la [[14-a jarcento|14-a]] kaj la [[15-a jarcento]]j daŭrigis procezo de etigo de la silezia teritorio, memstariĝis ekzemple regiono Stinavio (germane: Steinau), teritorio norde de [[Klodsko]] ([[Kłodzko]]), kiu dumtempe apartiĝis de regionoj [[Minstenberg]] (dum princo Venceslao), Namyslov ([[Namysłów]]), Falkenberg kaj pluaj apanaĝoj kaj sinjorujoj, do nombro de duklandoj kaj princlandoj superis eĉ du dekojn. Pro formortado de unuopaj piastidaj branĉoj (de [[Piastoj]]) ([[1335]] de [[Vroclavo]], [[1368]] de Swidno, [[1492]] de Oleŝnica ([[Oleśnica]]), [[1504]] de [[Glogow]] ([[Głogów]]), [[1532]] de [[Opole]], [[1625]] de [[Český Těšín|Těšín]] kaj [[1675]] de brezio-legnica, kiu estis entute la lasta la tuta dinastio de piastidoj) la teritorioj fariĝis rekte al Ĉeĥa Krono. En la [[15-a jarcento]] samtempe [[Pollando]] reakiris reen per aĉeto regionojn de Osvietim ([[Oświęcim]]), Zator kaj Norda princlando, kiu poste ĉesis sin kalkuli inter sileziaj teritorioj (tiutempe ankaŭ fiksiĝis la divido en [[Supra Silezio|Supran]] kaj [[Malsupra Silezio|Malsupran Silezion]]).
 
Granda malfortigo de la rilato de Silezio al Ĉeĥa reĝlando okazis en la tempo de [[husmovado|husanaj militoj]], kiam loĝantoj de Silezio restis fidelaj ne nur al [[katolikismo]], sed entute ili apartenis al decidaj kontraŭuloj de [[Jan Hus|husanoj]]. Tiutempe, dank‘ al veno de germanaj kolonigistoj ekde la [[11-a jarcento]], la teritorio estis jam grandamplekse (precipe en la urboj) germanigita.