Rikardo la 2-a (Anglio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedo: Iksokodo
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Rikardo la 2-a''' (6a de Januaro 1367 – ĉ. 14a de Februaro 1400), konata ankaŭ kiel '''Rikardo de Bordozo''', estis [[Listo de britaj monarkoj|Reĝo de Anglio]] el [[1377]] ĝis li estis elpostenigita en [[1399]]. Rikardo, filo de Eduardo, nome la Nigra Princo, naskiĝis en [[Bordozo]] dum la regado de sia avo, [[Eduardo la 3-a (Anglio)|Eduardo la 3-a]]. Lia patro estis Princo de [[Akvitanio]]. Rikardo estis la plej juna frato de Eduardo de Angulemo, post kies morto Rikardo, trijaraĝa, iĝis la dua en la linio al la trono post sia patro. Post la morto de la patro de Rikardo antaŭ la morto de Eduardo la 3-a, Rikardo, pro pliaĝeco, iĝis la ŝajna heredonto al la trono. Je la morto de Eduardo la 3-a la venontan jaron, Rikardo sukcedis al la trono estante nur dekjaraĝa.
 
Dum la unuaj jaroj de Rikardo kiel reĝo, la regado estis en la mano de serio de konsilistoj. Plej el la aristokrataro preferis tion al regenteco estrita de la onklo de la reĝo, JohnJohano ofde GauntGanto, kvankam GauntGanto restis tre influpova. Je la surtronigo de Rikardo, kaj poste dum multo de lia reĝeco, [[Reĝlando Anglio|Anglio]] frontis variajn problemojn, inter kiuj la [[Centjara milito|pliiĝanta milito kontraŭ Francio]] (kiu ne bone iris por la angloj), landlimaj konfliktoj kun [[Reĝlando Skotlando|Skotlando]], kaj ekonomiaj malfacilaĵoj rilate al la [[Nigra morto]]. Grava defio por la regno estis la Kamparana Ribelo de 1381, kaj la juna reĝo ludis gravan rolon en la sukcesa supero de tiu krizo. En la venontaj jaroj, tamen, la reĝa dependo el malgranda nombro de korteganoj okazigis malkontenton inter influuloj, kaj en 1387 la kontrolo de la regado estis kaptita de grupo de aristokratoj konataj kiel ''Lords Appellant''. Ĉirkaŭ 1389 tamen Rikardo estis reakirinta la kontrolon, kaj dum la venontaj ok jaroj regis en relativa harmonio kun siaj iamaj opoziciantoj.
 
En 1397, Rikardo revenĝis el la ''Appellant'', multaj el kiuj estis ekzekutitaj aŭ ekzilitaj. La venontaj du jaroj estis priskribitaj fare de historiistoj kiel la "[[tiranio]]" de Rikardo. En 1399, post la morto de Johano de Ganto, la reĝo senheredigis la filon de Ganto, nome [[Henriko la 4-a (Anglio)|Henriko de Bolingbroke]], kiu estis jam antaŭe ekzilita. Henriko invadis Anglion en Junio 1399 kun malgranda forto kiu tuj kreskiĝis laŭnombre. Kvankam li deklaris dekomence ke lia celo estas nur postuli sian havaĵon, tuj klare evidentiĝis, ke Henriko intencis postuli la tronon por li mem. Trafinte malmultan reziston, Bolingbroke elpostenigis Rikardon kaj kronigissin mem kiel reĝo [[Henriko la 4-a (Anglio)|Henriko la 4-a]]. Rikardo mortis en kaptiveco en Februaro 1400; oni supozas, ke li estis malsatigita ĝis morto, kvankam ankoraŭ oni ne certas pri lia reala fino.
{{redaktata}}