Unuflanka Deklaro de Sendependeco de Rodezio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
File renamed. (GlobalReplace v0.6.5)
File renamed. (GlobalReplace v0.6.5)
Linio 195:
[[Dosiero:Flag of Rhodesia (1964-1968).svg|eta|Standardo de Rodezio, kun la Uniflago en la supra-maldekstra angulo kaj blazono dekstre. Rodezia uzis la ĉielbluan standardon ĝis 1968. Tiu dizajno datiĝas de 1923, sed pli malhele blua kampo estis uzita ĝis 1964, kiam ĝi estis heligita por igi la rodezian standardon pli rekonebla.]]
 
[[Dosiero:Flag of Rhodesia (1968-19791968–1979).svg|eta|Standardo kun vertikalaj verdaj kaj blankaj strioj, kun blazono en la meza blanka strio. La rodezia tristria standardo estis adoptita en 1968.]]
 
La registaro forigis la ceteron de la ligoj al Britio popece tra la jardeko post UDS kaj anstataŭe ekuzis simbolojn kaj frazojn pli aparte rodeziajn.[174] Arĝenta Libereca Sonorilo, bazita sur la sonorilo [[Libereca sonorilo|samnoma]] en [[Filadelfio (Pensilvanio)|Filadelfio]], estis gisita en 1966 kaj sonorita de la ĉefministro ĉiujare en Sendependa Tago (la datreveno de UDS), la nombro da sonoroj reprezentantaj la nombron da jaroj ekde la deklaro de sendependeco.[175] La Uniflago kaj la konfederaci-stila nacia standardo de Rodezio—diferencigita ĉielblua standardo kun la Uniflago en la kantono—daŭre flugis super registaraj konstruaĵoj, militbazoj kaj aliaj oficialaj lokoj ĝis la [[11a de novembro]] [[1968]], la tria datreveno de UDS, kiam ili estis anstataŭigitaj de nova nacia standardo: verda-blanka-verda vertikala tristrio kun la rodezia blazono centrigita.[176] Oni daŭre hisis la Uniflagon ĉe Placo Cecil en Harareo en la [[12a de septembro]] ĉiujare kiel parto de la festotago Tago de la Pioniroj, kiu celebris la estigon de Harareo (tiam Salisbury) kaj plue Rodezion mem en 1890.[177]