Novialo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ĝustigo
Etikedoj: Iksokodo Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
aldono
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 13:
'''Novialo''' (noviale: '''''Novial''''', mallongigo de '''''nov''' '''i'''nternational '''a'''uxiliari '''l'''ingue'' {{krampo|nova internacia helplingvo}}), estas planlingvo kreita de dana lingvisto [[Otto Jespersen]] en 1928 por esti internacia helplingvo. Jespersen estis frua subtenanto de [[Esperanto]]. Li servis kiel membro en la [[Delegacio]] por la Alpreno de Internacia Helplingvo dum 1907, kiam [[Ido (lingvo)|Ido]] aperis. Post la delegacio, Jespersen subtenis Idon. Tamen, la [[Ido‑movado]] disfalis dum kaj post la [[Unua mondmilito]], kaj Jespersen kredis, ke difektoj en la lingvo kulpas. Li kreis sian propran projekton, Novialo.
 
Post Ido, ''[[Okcidentalo|Occidental]]'' (poste nomata ''Interlingue'', Esperante [[Interligveo]]) gajnis popularecon kiel "natureca" lingvo. La lingvo de Jespersen celas kaj naturecon kaj facilecon. Novialo havas gramatikajn finaĵojn samkiel Esperanto. Tamen, ĝi uzas malsamajn finaĵojn.
 
Jespersen faris malgrandajn ŝanĝojn al la lingvo dum [[1934]] kaj eĉ poste. Kiam Jerpersen pasis al [[IALA]], lastaj novialistoj kreis komisionon por reformi la lingvon en [[1937]]. [[Valter Ahlstedt]] estis unu el la membroj de ĝi. Pro lia influo, la nova versio de Novial proksimiĝis al [[Okcidentalo]]. Lia "Gramatike interlingual" de [[1947]] estis aprobita kiel nova oficiala gramatiko de Novial, sed, Novialo preskaŭ pereis je la morto de Jespersen en [[1943]]. Valter Ahlstedt kaj Andrea Baietti el Italio estis treeble la nuraj homoj kiuj interparolis Novialon al alilandano.