Sanskrito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017; kosmetikaj ŝanĝoj
Vulgaristo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
[[Dosiero:John 3 16 Sanskrit translation grantham script.gif|310px|dekstra|eta]]
 
'''Sanskrito''' (sanskrite: '''{{lang|sa|संस्कृतम्}}''',; [[IAST]]: ''saṃskṛtam'', ''səmskr̩t̪əm'' aŭ ''saṃskṛta''[sə̃skr̩t̪əm], origine ''saṃskṛtā vāk'', "rafinita parolmaniero") estas eble la plej antikva [[hindeŭropa lingvaro|hindeŭropa]] lingvo ankoraŭ aktive uzata; ĝi apartenas al la [[hindarjaj lingvoj]] en la [[hindirana lingvogrupo]] de la [[hindeŭropa lingvofamilio]]. Iam oni kredis Sanskriton la plej praa el ĉiuj [[hindeŭropaj lingvoj]], sed poste oni trovis ke la [[hitita]], ankaŭ hindeŭropa, estas eĉ pli aĝa. Sanskrito (''Samskrta''), kiu signifas "pura" aŭ "gramatike ĝusta" lingvo, estas sankta lingvo de pli ol 1 miliardo da homoj (precipe [[hinduismo|hinduoj]] kaj mahajanaj [[budhistoj]]; aliflanke la kanonaj tekstoj de la [[Teravado|teravada]] [[budhismo]], de la [[ĝajnismo]] kaj de la [[sikismo]] estas verkitaj en pli junaj lingvoj). Oni taksis, ke hodiaŭ ĝis du milionoj da homoj ĝin parolas kiel duan lingvon, kaj nuntempe oni skribas novan sanskritan literaturon.
 
Ĝi estas la ĉefa [[liturgia lingvo]] de [[Hinduismo]], filozofa lingvo por [[Budhismo]], [[Hinduismo]] kaj [[Ĝajnismo]], kaj [[literatura lingvo]] kiu estis en uzo kiel ''[[Lingvafrankao]]'' en la [[Hindia kulturzono]]. Ĝi estas standardigita dialekto de la [[hindarjaj lingvoj|malnova hindarja lingvo]], origininta kiel [[Veda Sanskrito]] kaj markante sian lingvan praularon malantaŭen ĝis la [[Hindirana pralingvo|pra-hindirana]] kaj la [[Hindeŭropa pralingvo|pra-hindeŭropa]].<ref>Burrow, T. (2001). The Sanskrit Language. Faber: Chicago p. v & ch. 1</ref> Nuntempe ĝi estis listita kiel unu el la 22 [[Naciaj lingvoj de Barato|oficiale agnoskitaj naciaj lingvoj de Barato]]<ref>{{cite web|url=http://india.gov.in/govt/documents/english/7thSch-AppV_219-280.pdf |archiveurl=http://web.archive.org/web/20071004031805/http://india.gov.in/govt/documents/english/7thSch-AppV_219-280.pdf |archivedate=4 October 2007 |title=Indian Constitution Art.344(1) & Art.345 |publisher=Web.archive.org |date=4a de Oktobro 2007 |accessdate=2012-04-05}}</ref>, fakte la malplej parolata inter tiuj totale en la lando, kaj estas dua oficiala lingvo de la subŝtato [[Utarakando]].<ref>{{cite web|url=http://www.hindustantimes.com/india-news/sanskrit-is-second-official-language-in-uttarakhand/article1-499467.aspx|title=Sanskrit is second official language in Uttarakhand |publisher= The Hindustan Times |website=Hindustantimes.com |date=19 January 2010 |accessdate=2012-04-05}}</ref> Sanskrito tenas elstaran lokon en [[Hindeŭropaj studoj]].<ref name="Benware 1974">{{cite book|last=Benware|first=Wilbur|title=The study of Indo-European vocalism in the 19th century : from the beginnings to Whitney and Scherer : a critical-historical account|publisher=Benjamins|location=[[Amsterdamo]]|year=1974|isbn=978-90-272-0894-1|pages=25–27}}</ref>