Enlanda milito inter armanjakanoj kaj burgonjanoj: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
La '''enlanda milito inter armanjakanoj kaj burgonjanoj''' esis milita konflikto inter du branĉoj de la [[Dinastio de Valois|reĝa dinastio de Valois]] dum la unua triono de la [[15-a jarcento]] (1407-1435). Tiu milito malfortigis la [[Reĝlando Francio|Reĝlandon Francion]], jam lukte kontraŭ la [[Reĝlando Anglio]] kadre de la [[Centjara milito]].
 
==Okazigo==
La frato de la reĝo, [[Ludoviko de Valois|Ludoviko de Orleano]], «qui hennissait comme un étalon après presque toutes les belles femmes» (kiu henis kiel virĉevalo ĉe ĉiuj belulinoj), estis akuzita esti klopodint seksallogi aŭ pli malbone «esforcier» (perforti) la dukino de Burgonjo. Eĉ se temis nur pri onidiro, tiu allogisto estis amanto de la reĝino kaj la propagando [[Burgonjo|burgonja]] emis prezenti lin kiel la veran patron de la daŭfeno Karlo (estonta [[Karlo la 7-a (Francio)]]).
 
[[Johano Sentima]] profitis la koleron de la aliancanoj, promesis malaltigon de impostoj kaj reformon de la ŝtato al kontrolita monarkio.<ref> Noël Coulet, ''Le temps des malheurs (1348-1440)'' el ''Histoire de la France des origines à nos jours sous la direction de Georges Duby'', Larousse, 2007, p. 405. </ref> Li allogis ankaŭ komercistojn, mezulojn kaj universitatanojn.<ref> Noël Coulet, ''Le temps des malheurs (1348-1440)'' el ''Histoire de la France des origines à nos jours sous la direction de Georges Duby'', Larousse, 2007, p. 405. </ref> Li minacis Parizon en 1405 por montri sian povon, kiam [[Ludoviko de Valois|Ludoviko de Orleano]] manovris por malhelpi la dukon de Burgonjo realigi teritorian kontinuacon inter Flandrio kaj la duklando de Burgonjo akiranta la [[duklando Luksemburgio|duklandon Luksemburgion]]. Krome, Johano Sentima decidi nuligi sian rivalon: li murdigis lin en Parizo la 23an de novembro 1407, kiam li estis elirinta el ĉe la reĝino, kiu estis ĵus akuŝinta. Tiu murdo eksplodigis la enlandan militon.
 
{{redaktata}}
188 709

redaktoj