Enlanda milito inter armanjakanoj kaj burgonjanoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
[[Johano Sentima]] profitis la koleron de la aliancanoj, promesis malaltigon de impostoj kaj reformon de la ŝtato al kontrolita monarkio.<ref> Noël Coulet, ''Le temps des malheurs (1348-1440)'' el ''Histoire de la France des origines à nos jours sous la direction de Georges Duby'', Larousse, 2007, p. 405. </ref> Li allogis ankaŭ komercistojn, mezulojn kaj universitatanojn.<ref> Noël Coulet, ''Le temps des malheurs (1348-1440)'' el ''Histoire de la France des origines à nos jours sous la direction de Georges Duby'', Larousse, 2007, p. 405. </ref> Li minacis Parizon en 1405 por montri sian povon, kiam [[Ludoviko de Valois|Ludoviko de Orleano]] manovris por malhelpi la dukon de Burgonjo realigi teritorian kontinuacon inter Flandrio kaj la duklando de Burgonjo akiranta la [[duklando Luksemburgio|duklandon Luksemburgion]]. Krome, Johano Sentima decidi nuligi sian rivalon: li murdigis lin en Parizo la 23an de novembro 1407, kiam li estis elirinta el ĉe la reĝino, kiu estis ĵus akuŝinta. Tiu murdo eksplodigis la enlandan militon.
 
==La milito==
{{redaktata}}
En oktobro 1411, kun armeo de 60 000 homoj, la duko de Burgonjo eniris en Parizo kaj atakis Bretonojn, aliancanojn de [[Armanjakoj]], kiuj plifortiĝis ĉe La Chapelle. Li devis retiriĝi, sed la nokton de la 8a al la 9a de novembro, li eliris tra la pordego Sankta Jakobo, iris al Saint-Cloud kaj venkis komplete super la armeo de ''Écorcheurs''. Poste Johano Sentima persekutis la princojn de Orleano kaj ties aliancanojn, sieĝis [[Dreux]], poste [[Bourges]], ses la reĝa armeo aperis antaŭ tiu urbo la 11an de junio 1412. La paco estis subskribita en Bourges la 15an de julio 1412 kaj konfirmota en [[Auxerre]] la 22an de aŭgusto.
 
Tamen la konflikto pluos kun la interveno de Angloj ĝis la 10an de septembro 1419, kiam estos murdita Johano Sentima.
 
[[Kategorio:Centjara milito]]
[[Kategorio:Civila milito inter armanjakanoj kaj burgonjanoj]]
[[Kategorio:Historio de Francio]]
[[Kategorio:Enlandaj militoj]]