Centjara milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 47:
===Gujeno===
[[Dosiero:Guyenne 1328.svg|eta|Francio en 1328: Gujeno rozkolore en sudokcidenta Francio.]]
La unua kaŭzo estis la problemo pri [[Gujeno]]. Estas interkonsentita inter fakuloj ke tiu afero estis pli grava ol la dinastia (sukceda) afero.<ref>Michel Balard, Jean-Philippe Genet kaj Michel Rouche, ''Le Moyen Âge en Occident'', Hachette, 2003, 352 p. (ISBN 9782011455406). p. 234.</ref> La franca reĝo [[Ludoviko la 9-a (Francio)|Sankta Ludoviko]] (''Saint Louis'', aŭ ''Louis IX'', [[1226]]–[[1270]]), per la [[Parizo|Pariza]] traktato en [[1259]], permesis al la Angloj okupi teritoriojn sur la kontinento. Sed ili estis parto de la franca reĝlando, kaj la angla reĝo devis ĵuri fidelon pri ili al la franca reĝo, kiu kelkfoje ilin reprenis por pruvi sian potencon, ekzemple en [[1294]]. La angla reĝo [[Eduardo la 3-a (Anglio)|Eduardo la 3-a]] laciĝis pri la francaj limuzurpoj: en [[1336]] li rifuzis ĵuri. Gujeno estis konsiderinda problemo por la reĝoj kaj de Francio kaj de Anglio: Eduardo la 3-a estis vasalo de [[Filipo la 6-a (Francio)|Filipo la 6-a de Francio]] kaj tiele devis rekoni la suverenecon de la reĝo de Francio sur Gujeno. En la praktiko, decido fartia en Gujeno povis esti submetita al plendo antaŭ la tribunalo de Parizo kaj ne al Londono. La reĝo de Francio havis tiel la povon nuligi ĉiujn jurajn decidojn faritajn de la reĝo de Anglio en [[Akvitanio]], kio estis tute neakceptebla por la Angloj. El tiam, la suvereneco sur Gujeno estis celo de konstanta konflikto inter la du monarkioj dum pluraj generacioj.<ref>Jean Favier, ''La Guerre de Cent Ans'', Paris, Fayard, 1980, 678 p. p. 13. (ISBN 2-213-00898-1, rete [https://www.fayard.fr/histoire/la-guerre-de-cent-ans-9782213008981] Alirita la 16an de Oktobro 2018.).</ref>
 
En 1323, la patro de Filipo la 6-a, nome Karlo de Valois, ekspedicie por la konto de la reĝo [[Karlo la 4-a (Francio)|Karlo la Bela]], kaptis fortikaĵon konstruita de la Angloj en Saint-Sardos, en teritorio de la duko de Gujeno, malgraŭ fortaj protestoj fare de [[Eduardo la 2-a (Anglio)|Eduardo la 2-a de Anglio]] kaj de la najbara senjoro Raymond-Bernard de Montpezat. Tiu lasta plendis per armoj la 16an de oktobro 1323, kiam la reĝa prokuroro de la reĝo de Francio troviĝis en Saint-Sardos por oficialigi la aliancon. Estre de sia truparo, plifortigita de angloj, la senjoro de Montpezat atakis la kastelon de Saint-Sardos kaj ruinigis la vilaĝon. Li mortigis la tutan soldataron kaj eĉ la reprezentanto de Karlo la 4-a estis pendumita.<ref>Jean Favier, ''La Guerre de Cent Ans'', Paris, Fayard, 1980, 678 p. (ISBN 2-213-00898-1, rete [https://www.fayard.fr/histoire/la-guerre-de-cent-ans-9782213008981] Alirita la 16an de Oktobro 2018.) p. 14.</ref> La [[Parlamento de Parizo|Parlamento]], argumentinte ke la duko de Gujeno ne omaĝis sian suverenon, konfiskis la duklandon en julio 1324. La reĝo de Francio invadis preskaŭ tutan Akvitanion, sed akceptis malvolonte redoni tiun teritorion en 1325. Por rehavi sian duklandon, la reĝo Eduardo la 2-a de Anglio devis subiĝi: li sendis sian filon, la estontan Eduardon la 2-an, omaĝi sed la reĝo de Francio proponis al li nur Gujenon sen [[Agen]]. ĉio pliboniĝis en 1327 kiam Eduardo la 3-a rehavis sian duklandon kontraŭ la promeso de milita kompensi.<ref>Jean Favier, ''La Guerre de Cent Ans'', Paris, Fayard, 1980, 678 p. (ISBN 2-213-00898-1, rete [https://www.fayard.fr/histoire/la-guerre-de-cent-ans-9782213008981]) Alirita la 16an de Oktobro 2018.) p. 15.</ref> Sed la Francoj, devigis Eduardon la 3-an veni omaĝi, kion li faris la 6an de junio 1329. Tamen, dum tiu ceremonio, Filipo la 6-a konfirmis, ke la omaĝo ne estas farita por la teroj kiuj estis forigitaj el la duklando de Gujeno fare de Karlo la 4-a (partikulare Agen). Eduardo konsideris, ke lia omaĝo ne signifas la rezignon pri la senigitaj teroj.<ref> Hundred Years War [https://www.bartleby.com/topics/Hundred-Years-War-Essay], The Columbia Encyclopedia, 6a eld. New York: Columbia University Press, 2001–04. Alirita la 16an de Oktobro 2018. </ref><ref> Chroniques de Jean Froissart: [https://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k297594/f112.table «Comment le roi de France envoya en Angleterre de son plus espécial conseil, pour savoir par les registres d’Angleterre comment le dit hommage se devoit faire; et comment le roi d’Angleterre lui envoya unes lettres, contenant le dit hommage».] Chroniques de Jean Froissart, Livre I, partie I, ĉap. 53 p. 43-45 [rete] (retejo de la Bibliothèque Nationale de France). Alirita la 16an de Oktobro 2018. </ref>
 
===Heredeco===