Sit tibi terra levis: Malsamoj inter versioj
Remux (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo kun 'eta|Latina surskribo ĉe [[Mérida (Hispanio)|Mérida, Hispanio, en la Nacia Muzeo pri Roma Arto. En la suskribo legeblas: M(arco) Cornelio M(a...' |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 03:20, 16 okt. 2018
Sit tibi terra levis (ofte mallongigita kiel S·T·T·L aŭ S.T.T.L. aŭ STTL) estas latina surskribo uzita sur tomboŝtonoj dum antikvaj Romaj tempoj.[1] Ĝi tradukeblas pli malpli kiel "Tero estu malpeza al vi". Laŭvorte estas sit "estu", tibi "al vi", terra "tero, grundo", levis "malpeza". Ĝi esprimas poezie la timon senti la pezon de la tero sur sia korpo post la morto.
La deveno de la frazo povas esti trovita en la verko Alcestiso de Eŭripido; la frazo en la greka estas κούφα σοι χθὼν ἐπάνωθε πέσοικούφα σοι χθὼν ἐπάνωθε πέσοι, koupha soi chthon epanothe pesoi.Ĉi tiu frazo havas multajn variaĵojn,[2] kiel atestas pluraj latinaj poemaĵoj, ekzemple tiuj faritaj de Propercio, Ovidio, Martialis kaj Persius.[3][4][5][6] Ĝi devenis ofta formulo en la romaj tomboŝtonoj, kutime mallongigita.
Ĉi tiu frazo egalas la nuntempan "Requiescat in pace" (Restu en paco).
Referencoj
- ↑ Tolman, Judson Allen. (1910) Dissertation: A study of the sepulchral inscriptions in Buecheler's Carmina epigraphica latina. University of Chicago press, p. 3,6.
- ↑ cf. Menander. (1961) “Fragment 538, Verse 3”, The Fragments of Attic Comedy IIIB (Greek, English). E. J. Brill, p. 778–9.
- ↑ Martial. “Book 9, Epigram 29, Verse 11”, Epigrammata (latine).
- ↑ Ovid. “Book 3, Poem 9, Verse 68”, Amores (latine).
- ↑ Propertius. “Book 1, Poem 17, Verse 24”, Elegiae (latine).
- ↑ cf. Seneca. “Verse 602”, Troades (latine).