Centjara milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 59:
Ĝis tiam neniam okazis tio: la rekta heredanto de la Reĝlando Francio estas viriino nome Jeanne de Navarre. La tiama decido estis ege grava, ĉar iĝos kutimo aplikota en 1328. La malfidelo de la reĝino Marguerite estis nur ekskuzo por apartigi ŝian filinon Jeanne, kaj elekti [[Filipo la 5-a (Francio)|Filipon la 5-a]] (frato de Ludoviko la 10-a) kiel reĝo de Francio. Fakte temis pri geopolitika elekto rezulte de malakcepto de fremdulo kiel edzo de la reĝino kaj estro de la lando. La Kapetoj zorgis laŭleĝe plifortigi siajn posedaĵojn liginte al la krono la posedojn de iliaj vasaloj mortintaj sen masklaj hereduntoj. Filipo la 4-a estis enkondukinta la «clause de la masculinité» (maskla rajto), laŭ la esprimo de Jean Favier.<ref>Jean Favier, ''La Guerre de Cent Ans'', Paris, Fayard, 1980, 678 p. (ISBN 2-213-00898-1, p. 31.).</ref> Nur tridek jarojn poste, ĉirkaŭ 1350, monaĥo de la abatejo de Saint-Denis, kiu verkis la oficialan kronikon de la regno, vokis la [[salfranka leĝo|salfrankan leĝon]] por plifortigi la lokon de la reĝo de Francio en la propaganda konkurenco kontraŭ [[Eduardo la 3-a (Anglio)|Eduardo la 3-a]].<ref> Favier 1980, p. 37. </ref> Tiu leĝo datas el la epoko de Frankoj kaj tio indikas, ke la virinoj devis esti ekskluditaj de la «terre salique». La termino "salique" devenas de la rivero Sala, nuntempe [[IJssel]], en [[Nederlando]], tero de la Saliaj Frankoj.<ref> Alain Rey (dir.), ''Dictionnaire historique de la langue française'', 1998. </ref> Tiu leĝo estis reprenita, adaptita al la situacio kaj metita kiel argumento en la disputoj pri la legitimeco de la reĝo.
 
[[Dosiero:EdwardIII-Cassell.jpg|thumb|right|Eduardo la 3-a (Anglio).]]
Post la mallonga reĝado de Filipo la 5-a, mortinta li mem sen maskla heredunto, estis lia pli juna frato, [[Karlo la 4-a (Francio)|Karlo la 4-a]], kiu profite de la antaŭaĵo metita de sia pli aĝa frato, kroniĝis en 1322. Sed ankaŭ lia reĝado daŭris malmulte. Mortonta la reĝo decidis, ke, se lia graveda edzino naskos filon, tiu estu reĝo. Sed se temos pri filino, la nobeloj elektu la venonntan reĝon.<ref> Favier 1980, p. 32. </ref>