Oranĝecbrusta falko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e "Meksiko" estas la landonomo oficialigita fare de AdE, ĝi do uziĝu
Linio 21:
La '''Oranĝecbrusta falko''' ('''''Falco deiroleucus''''') estas [[falko]], tio estas [[rabobirdo]] el la familio de [[Falkedoj]] kaj specio probable tre proksime rilata kaj tre similaspekta kiel granda versio de la [[Vespertofalko]]. Tiuj du siavice estas probable plej proksimaj al la [[Plumbofalko]] kaj konstituas malnovan amerikan stirpon de la genro ''Falco''<ref>Probable diverĝis el siaj parencoj antaŭ ĉirkaŭ 8-5 [[milionoj da jaroj]], dum fina [[Mioceno]]. Vidu Birregard (1994), Helbig ''et al.'' (1994), Wink ''et al.'' (1998), Griffiths (1999), Groombridge ''et al.'' (2002), Griffiths ''et al.'' (2004)</ref>.
 
Ĝi troviĝas el suda [[MeksikioMeksiko]] al norda [[Argentino]].<!--somebody either vandalized the countries, or they were removed by mistake...Mmcannis-->
 
Ĝi estas mezgranda falko 35-40 cm longa kaj peza 325-700 g.<ref>http://neotropical.birds.cornell.edu/portal/species/identification?p_p_spp=36232</ref> Ĝi estas [[rabobirdo]], kun fortaj [[ungo]]j kiuj permesas ilin kapti predon dumfluge, kaj estas konsiderata de kelkaj fakuloj – kiel la german-brazila ornitologo Helmut Sick – kiel pleniganto de la [[ekologia niĉo]] de la [[Migra falko]] kiel reprodukta specio en tropika Ameriko. La Oranĝecbrusta falko, tamen, ŝajnas preferi pli arbarajn habitatojn ol la Migra falko, tiele ĉi specio ŝajne ne konkurencas ekologie kun la Migraj falkoj kiuj vintras aŭ reproduktiĝas en Sudameriko. La Oranĝecbrusta falko havas similan plumaron al multe pli malgranda [[Vespertofalko]] kaj estas ĝenerale konsiderata plej proksime rilata al tiu specio nune.