Eleganta eŭfonjo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Forigis eraran streketon de la landonomo "Kostariko"
e "Meksiko" estas la landonomo oficialigita fare de AdE, ĝi do uziĝu
Linio 23:
Estas tri tre similaj eŭfonjoj kun helbluaj krono kaj nuko (kasko) kaj [[seksa duformismo]] laŭ kiu maskloj havas reston de supraj partoj malhelbluaj kaj subaj partoj oranĝecaj, dum inoj estas respektive supre pli malhelverdaj kaj sube pli helverdaj. Krom aliaj detalaj diferencoj, la Eleganta eŭfonjo loĝas en [[Centrameriko]], la [[Antila eŭfonjo]] en [[Karibio]], kiel ties nomo sugestas kaj la [[Blukapa eŭfonjo]] en [[Sudameriko]].
 
Tiu ĉi specio troviĝas en [[Belizo]], [[Kostariko]], [[Salvadoro]], [[Gvatemalo]], [[Honduro]], [[MeksikioMeksiko]], [[Nikaragvo]] kaj [[Panamo]].
 
La plenkreskuloj de tiu specio estas 11 al 14 cm longaj el beko al vostopinto. La maskloj havas malhelbluajn vizaĝon kaj gorĝareon, ŝajne nigra, kaj helblua "kapuĉo" (krono ĝis okulo, nuko kaj kolumo nekompleta flanke kaj malantaŭe). Ankaŭ la dorso, flugiloj kaj vosto estas malhelbluaj sed ne tiom kiom la vizaĝo kaj brusto kaj ventro oranĝecaj. La ino estas simila pri la helblua kapuĉo, sed ne tiom markata; kio estas malhelblua ĉe masklo estas olivverdeca ĉe ino nome vizaĝo kaj supraj partoj, sed gorĝo montras oranĝecan makulon, dum la resto de la korpo helverdeca. Ambaŭ seksoj montras oranĝecan punkton en frunto.