Miguel Fernández: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Drasta reverkado de la tuta artikolo
Kompletiga laboro
Linio 1:
[[File:Miguel Fernández Marín.jpg|thumb|Miguel Fernández]]
'''Miguel FERNÁNDEZ MARTÍN''' [migel' fernandeh martin'] naskiĝis en [[Granado]] ([[Hispanio]]), en [[1950]]. Tie li studis, krom la abiturienteco, [[Solfeĝo|solfeĝon]] kaj kant-arton. En 1968, li transloĝiĝis en [[Madrido]]<nowiki/>n kaj ekstudis en ĝia Politeknika Universitato. Esperantistiĝis en 1980. Li estas membro de i.a. [[Hispana Esperanto-Federacio|HEF]], [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]] kaj [[Universala Esperanto-Asocio|UEA]] kaj iniciatinto de la ''Lirikaj Festoj de HEF'' kaj de la kolektivaj spektakloj ''[[Vivu la teatro!]]'' kaj kunfondinto de la [[Ibera skolo|Ibera Skolo]] aŭ Ibera Grupo de E-verkistoj. Li gajnis plurajn premiojn en la [[Internaciaj Floraj Ludoj]] kaj en la [[Belartaj Konkursoj de UEA]], de kiuj nuntempe li estas la Prezidanto. Miguel Fernández kunlaboras en diversaj revuoj, inter ili ''[[Beletra Almanako]]'', ''[[Sennaciulo]]'', ''[[Sennacieca Revuo|Sennacieca revuo]]'' kaj ''[[Boletín]]'' de HEF. Li estas la aŭtoro de la lirika-muzika spektaklo ''La profil’ de viaj spuroj'' kaj de la teksto de samnoma kantato, la unua pri neesperanta temo en la historio de Esperanto, kun muziko de Pedro Vilarroig, premierinta en 1993, en la Palaco de la Muziko de [[Valencio]], kadre de la [[78a UK 1993|78a UK]]. Ekster [[Esperantujo]], nuntempe Fernández ne malofte rolas kiel “la esperanta voĉo” de i.a. grupo da madridaj soci-kritikaj poetoj, kadre de poeziaj revuoj, publikaj deklamadoj ktp, kie siajn poemojn li prezentas nepre dulingve (hispane-esperante), kaj tenoras ĉe la madrida plektr-orkestro ''Calle del Barquillo''.
 
== Listo de verkoj ==
Linio 6:
=== Noveloj kaj romanoj ===
 
*Rakontoj en la kvaropa rakontaro ''Ekstremoj'' (Miguel Fernández, Jorge Camacho, Gonçalo Neves. Liven Dek) (eld. [[IEM]] 1997) .
*Novelkolekto ''La vorto kaj la vento'' (eld. [[Mondial]], 2016).
 
=== Poemaroj ===
 
*''Ampoemaro'', aperinta kadre de la kvaropa poemlibro ''[[Ibere libere]]'' (Gonçalo Neves, Georgo Camacho, Liven Dek, Miguel Fernández) (eld. IEM, 1993).
*''El miaj sonoraj soloj'' (eld. [[Internacia Esperanto-Muzeo|IEM]], 1996).
*''Rev-ene'' (Eld, [[SAT eldona fako kooperativa|SAT Eldona Fako Kooperativa]], 2018).
*''Nova mondo en niaj koroj'' (tradukita antologio en kies apendico li republikigis du poemojn jam aperintajn en ''El miaj sonoraj soloj''; eld. [[Calumnia]], 2016).
 
=== Eseoj kaj prelegoj ===
 
*''Sur la spuroj de Federico García Lorca'' (monografio por neokazinta somerkurso de la Universitato de [[Santiago-de-Kompostelo]], eld. Universidade de Santiago de Compostela, 1996).
*''Konfesinde: ni vivis kaj plu vivas'' (''La Ibera Grupo: dudek jaroj da amikeco kaj kreado'') (2012).
 
=== Tradukoj ===
*''Sanga nupto'' /kaj ''La domo de Bernarda Alba,'', teatraĵoj de [[Federico García Lorca]] (dramoj, eld. La Misma, 1987).
*''Miguel Hernández, poeto de l’ popolo,'' komentita antologio de poemoj de [[Miguel Hernández]] (unua eldono de Grupo Esperanto de Valencia en 1988, dua eldono de [[Hispana Esperanto-Federacio|HEF]] en 2017).
*''La blua hundo'', de [[Guillermo Osorio]] (novelo de aŭtoro el [[Kvenko]]; dulingva eldono en eta broŝuro, eld. Aguacantos, 1987)
*''Ĝis tagmezo alvenos'', novelo de Ignacio Aldecoa (1999).
*''Poeto de l' popolo'', de [[Miguel Hernández]] (poemoj, eld. Grupo Esperanto, 1988)
*''Sanga nupto'', de [[Federico García Lorca]] (dramo, eld. [[Andaluzia Esperanto-Unuiĝo]]/[[Hispana Esperanto-Federacio]], 1998)
*''[[Poezio: armilo ŝargita per futuro|Poezio: armilo ŝargita per futuro,]]'' (komentita antologio de hispanlingva poezio kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia, konsistanta el 35 poetoj; Fernández tradukis 170 el la 182 poemoj, kaj verkis la longan enkondukon, (eld. [[SATeH]], 2013).
*''Memorindaj anarkiistoj kaj anarkiisma esperantismo'', komentita liberecana (antologio, surbaze de tekstoj de Federica Montseny kaj Dolors Marin (eld. [[SATeH]], 2014).
*''Bohemiaj lumoj'', komentita teatraĵo de [[Ramón del Valle Inclán|Ramón María del Valle Inclán]] (teatro, eld. [[Madrida E-Liceo]], 2015).
*''Nova mondo en niaj koroj'', (antologioelmontro kunel 23 hispanlingvajnuntempaj hispanaj kritikaj poetoj el Hispanio, (eld. [[Calumnia]], 2016).
*''[[Tagoj kaj ruinoj]]'', komentita taglibro hispanlingve verkita de la kataluna E-poeto Jaume Grau Casas dum lia ekzilo en francaj koncentrejoj (eld. SATeH, 2017).
*''Vamos, vemos / Ni iras, vidas'', poemaro de la nuntempa hispana poetino María Ángeles Maeso (eld. Lastura 2017).
*''La defio vivi kaj krei'', komentita teatra monologo de Fernando J. López (eld. [[Liberanimo (Teruela Esperanto Asocio)|Liberanimo]] 2017).
*''¿Qué es el anarquismo /'' ''Kio estas anarkiismo?'', enkonduko en la anarkiisman idearon far Alfredo González (eld. Ediciones Antorcha 2018).
*''Ha, Karmela!'', komentita teatraĵo de José Sanchis Sinisterra (eld. Asociación Izquierda y Esperanto, [[SAT en Hispanio|SATeH]], 2018).
 
== Notoj ==
{{referencoj}}
 
Linio 38 ⟶ 43:
*[http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/ekstremoj.html ''Ekstremoj'']
*[http://esperanto.net/literaturo/poem/iberliber.html ''Ibere libere'']
*[http://www.youtube.com/watch?v=ĵ9TzVHlwy0 Miguel Fernández deklamas poemon de Miguel Hernández]
 
=== Ligo al recenzoj ===
*[http://esperanto.net/literaturo/recenzintoj.html#fernandez Recenzoj fare de Miguel Fernández]
 
{{DEFAULTSORT:Fernandez, Miguel}}