Emilo de Smolando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{informkesto Esperanto-libro
| titolo = Emilo de Smolando
| aŭtoro = Astrid Lindgren
| eldonjaro = 1938
| reeldono =
| eldonurbo = [[Stokholmo]]
| eldoninto =
| paĝoj = 127
| isbn =
| bildo =
}}
'''Emilo de Smolando''' ([[Sveda lingvo|svede]] ''Emil i Lönneberga'') estas la ĉefa figuro de pluraj infanaj libroj de la aŭtorino [[Astrid Lindgren]].
 
La historioj pri Emilo publikiĝis ekde la jaro [[1963]] kaj filmiĝis ekde komenco de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. La libroj, sondokumentoj, filmetoj de televida serio kaj tri kinejaj filmoj iĝis plej konataj en tuta Eŭropo. Laŭ enketo de la televida kanalo ''RTL'' dum la jaro 2004 en [[Germanio]], tie la demanditoj nomumis la figuron (tie nomata {{lang-de|Michel aus Lönneberga}}) la plej populara personaĵo de infana literaturo.
 
== Enhavo ==
Emil Svensson komence de la 20-a jarcento vivas sur la farmbieno Katthult en la vilaĝo ''Lönneberga'' de la sveda provinco [[Småland]] (Smolando). Kune kun li vivas la patro Antono, la patrino Alma, la fratineto Ida, la bienservisto Alfred kaj la bienservistino Lina. En Lönneberga kaj ankaŭ la ĉirkaŭaj vilaĝoj de Smolando Emilo realigas la plej fantazioplenajn petolaĵojn.