Jan Žižka: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
'''Jan ŽIŽKA el Trocnov''' (ĉeĥe ''Jan Žižka z Trocnova'', legu [jan ĵiĵka z trocnova]) (li naskiĝis ĉirkaŭ la jaro [[1360]] en sudbohemia [[Trocnov]] [trocnov] – li mortis la [[11-a de oktobro|11-an de oktobro]] de [[1424]] ĉe [[Přibyslav]] [prĵibislav]) estis ĉeĥa militisto kaj armeestro, kreinto de la armea defensiva taktiko apoganta sin ĉe veturilremparo.
 
Li naskiĝis iam ĉirkaŭ la jaro [[1360]] en sinjora familio de Řehoř kaj Jana (Gregoro kaj Johanino). Li ne estis pli aĝa ol 12-jara, kiam li suferis gravan vundon per glavo, li perdis la maldekstran okulon kaj duonon de lia vizaĝo malbeligis al li ekde tiu tempo longa cikatro. Li edziĝis al junulino Katerino el Čeřejov (ĉeĥe ''Kateřina z Čeřejova'', legu [katerĵina z ĉerĵejova]). El indikoj el ekzekutlibroj de [[Rožmberk]] [roĵmberk] kaj [[Jihlava]] estas evidente, ke dum la jaroj [[1406]] – [[1409]] li agadis en frateco de ŝoseaj kaptistoj de ia Mateo, kiu estis en la jaro [[1409]] pendumita en [[České Budějovice]], kaj kiuj gvidis damaĝantan militon kontraŭ rožmberkanoj. Sed evidente fine de tiu ĉi periodo li transiris al ilia flanko, ĉar en julio de [[1409]] reĝo [[Venceslao la 4-a]] eldonis pardondokumenton, en kiu li pardonas al li ĉion, kion malbonan li krimis kontraŭ la Krono kaj la reĝo. En la jaro [[1410]] Žižka partoprenis en militiro ĝis [[Pollando]], kie li partoprenis en malvenko de la [[Ordenoordeno de germanaj kavaliroj]] en la [[batalo de Grunwald]]. En la jaroj [[1411]] – [[1412]] li servis kiel „pordisto“ ĉe la reĝa kortego en [[Prago]]. Tiutempe ankoraŭ [[Jan Hus|Magistro Jan Hus]] predikis en Betlehema kapelo kaj Žižka fariĝis lia fervora aŭskultanto. La [[30-a de julio|30-an de julio]] de [[1419]] li partoprenis en defenestrado en [[Nova Urbo de Prago|novurba urbodomo]]. En la sama jaro li foriras kun pluaj radikalaj husanoj ĝis [[Plzeň]]. En marto li estis devigita retiriĝi el la katolika Plzeň kaj li trovis rifuĝejon en nove loĝigita urbo [[Tábor]].
 
Li estas konsiderata kiel aŭtoro (iam sole kiel kunaŭtoro) de Armea ordo ([[1423]]).
Linio 17:
* [[Pikardoj]]
 
{{projektoj}}
{{commons|Category:Jan Žižka}}
{{Bibliotekoj}}
 
{{DEFAŬLTORDIGO:vivtempo|Zizka, Jan}}
[[Kategorio:Husmovado]]
[[Kategorio:Ĉeĥaj soldatoj]]