Antoni Grabowski: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
ŝanĝo al nefaka vorto: adheri -> defendi
Linio 25:
Same kiel Zamenhof, Antoni Grabowski plene konsciis pri la signifo de la literaturo en la evoluo de lingvoj kaj despli de Esperanto, kiu ekpaŝis sur la vojo de lingvoprojekto al lingvo plene funkcianta en ĉiuj sferoj de la vivo. Grabowski jam baldaŭ ekagis; [[1888]] aperis lia traduko de ''La Neĝa Blovado'' de [[Aleksandr Puŝkin]].<ref>Julius Glück, ''El la klasika periodo de Esperanto (Grabowski kaj Kabe)'', en Muusses Esperanto Biblioteko No. 5, Purmerend, 1937. p. 8.</ref> En la jaro [[1889]] sekvis "La gefratoj" de [[Johann Wolfgang von Goethe]].<ref>Julius Glück, ''El la klasika periodo de Esperanto (Grabowski kaj Kabe)'', en Muusses Esperanto Biblioteko No. 5, Purmerend, 1937. p. 9.</ref>
 
Komence de la 1890-aj jaroj Grabowski estis malkontenta pro la malrapideco de la disvastiĝo de Esperanto. Li kredis, ke ĝin kaŭzas malperfektaĵoj de la lingvo. Sekve li pledis por reformoj, eĉ ellaboris propran lingvoprojekton, sed en la voĉdonado de la jaro 1894 li voĉdonis kontraŭ reformoj kaj ekde tiam adheris aldefendis la lingvalingvan bazobazon, la t.n. ''[[Fundamento de Esperanto|Fundamenton de Esperanto]]''.
 
Kiam en [[1904]] fondiĝis la [[Varsovia Societo Esperantista]] Grabowski fariĝis ties prezidanto. Post la transformiĝo al [[Pola Esperanto-Societo]] en [[1908]], li prezidis longe plu. Ekde la sama jaro li direktoris en la gramatika sekcio de la [[Akademio de Esperanto]]. Samtempe li publikigis artikolojn kaj prelegis pri Esperanto kaj organizis kursojn.