Hungara Heroldo: Malsamoj inter versioj

4 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
sen resumo de redaktoj
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
 
'''''Hungara Heroldo''''' estis [[gazeto]] de la Esperanto-movado, aperinta en [[Budapeŝto]] je formato de 15 oble 23 centimetroj. La gazeto estis fondita en [[januaro]] [[1928]] de [[Lajos Kökény]], kiu redaktis kaj eldonis ĝin ĝis [[decembro]] [[1930]]. La programo de Hungara Heroldo en tiu unua periodo laŭ memdeklaro estis unue la disvastigo de [[Esperanto]], due kunlaboro de la Esperanto-societoj, trie servo por la [[paco]] kaj [[progreso]], kvare la eksterlanda konatigo de la [[hungara]] kulturo kaj kvine akcelo de la hungara [[fremdultrafiko]] kaj de la Budapeŝta Internacia Foiro. En la periodo inter [[1928]] kaj [[1930]] aperis 28 [[kajero]]j kun 360 [[paĝo]]j. De [[1931]] Hungara Heroldo aperas nur kvaronjare, ĝin eldonis [[Hungarlanda Esperanto-Societo]]. [[Redaktoro]] de [[1931]] ĝis [[oktobro]] [[1932]] estis [[Jozsef Miĥalik]], de tiam ĝis 1934 [[doktoro]] [[József Takács]].
 
{{ĝermo|Esperanto}}