Preĝejo Sankta Petro (Erfurto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 4:
[[Sankta Petro]] estas la nomdonanto kaj al la urbmonteto kaj al la iam plej grava monaĥejo de [[Turingio]]. Altvaloraj manuskriptoj el la abateja skribejo troviĝantaj en [[Hamburgo]], [[Londono]] aŭ [[Vatikano]] atestas ĝian grandecon. En 1208 estis skribita la plej konata kaj plej grava kroniko de Erfurto, la t.n. ''Chronica S. Petri Erfordensis moderna''. Ĝi estis kontinuigata ĝis la 2-a duono de la 14-a jarcento.
 
En 1060 fariĝis la unua dokumenta mencio. Post fajrego en 1080, ĉefepiskopo Siegfried la 1-a ŝanĝigis la ordenon: kanonikojn sekvas benediktanoj reformitaj (laŭ la programo de la [[monaĥejo [[Calw|Hirsau]] - kion faris ankaŭ la monaĥejoj de [[Monaĥejo Paulinzella|Paulinzella]], [[Reinhardsbrunn]] kaj [[Thalbürgel]].) Laŭkronike ekkonstruo de la krucforma baziliko estis en 1103. La konsekro de la monaĥeja preĝejo, kiun oni konstruis laŭ la menciitaj reformkonceptoj, estis en 1147. Pro la rekonstruo de la meza navo je la komenco de la 19-a jc. ĝis la nivelo de la flankaj navoj kaj pro la malkonstro de la turoj, la iama graveco konstruaĵa evidentiĝis al la okuloj de la vizitanto nur post longa rigardo. En 1289/90 la urbo estis por 10 monatoj centro de la [[Sankta Romia Regno|Regna administrado]], kiam imperiestro [[Rudolfo la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Rudolfo la 1-a]] rezidis kun sia kortego en la monaĥejo (t.n. ''Regna parlamento''). Unu ĉeftemo estas la repacigo de la lando. Alia renomita gasto estis kelkajn monatojn en 1451 [[Nikolao el Kuzo]], kiu predikis antaŭ homamasoj antaŭ la [[Katedralo de Erfurto]], donis [[indulgenco]]jn kaj kontrolvizitis monaĥejojn.
 
== Profanigo perforta ==