Le Corbusier: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 89:
En [[1922]] li asociiĝis al sia kuzo, la [[arkitekto]]-[[dezajnisto]] [[Pierre Jeanneret]].
 
En 1922 kaj 1923, Le Corbusier dediĉis sin al defendo de siaj novaj konceptoj de arkitekturo kaj [[urboplanado]] per serio de polemikaj artikoloj publikigitaj en ''L'Esprit Nouveau''. En la Pariza ''Salon d'Automne'' en 1922, li prezentis sian planon por la [[Nuntempa Urbo]], nome modela urbo por tri milionoj da personoj, kies loĝantoj loĝus kaj laborus en grupo de identaj sesdek-etaĝaj altaj apartamentejoj ĉirkaŭataj de pli malaltaj zigzagaj apartamentaj blokoj kaj granda parko. En 1923, li kolektis siajn eseojn el ''L'Esprit Nouveau'' kaj per tio publikigis sian unuan kaj plej influan libron, nome "Vers une architecture" (Al unu arkitekturo). Li prezentis siajn ideojn por la futuro de arkitekturo per serio de maksimoj, deklaroj, kaj postuloj. Li komencis per
{{Citaĵo|Ĵus komencis granda epoko. Ekzistas nova spirito. Jam ekzistis amaso da verkoj en la nova spirito, ili troviĝas ĉefe en industria produktado. Arkitekturo estas sufoka en siaj nunaj uzoj. "Stiloj" estas mensogo. Stilo estas unuo de principoj kiuj animigas la tutan verkaron de periodo kaj kiu rezultas en karaktera spirito... Nia epoko determinas ĉiutage sian stilon. Niaj okuloj, bedaŭrinde ne scias ankoraŭ kiel vidi ĝin}} kaj finis per sia plej fama maksimo, "Domo estas maŝino kie oni loĝas." Plej el la multaj fotoj kaj desegnoj de la libro venis el eksteroj de la mondo de tradicia arkitekturo; la kovrilo montris la promenejon de oceana krozo-ŝipo, dum aliaj montris konkurencaŭtojn, aviadilojn, fabrikojn kaj la grandajn ŝtalbetonajn arkojn de [[hangaro]]j por [[zepelino]]j.{{Sfn|Le Corbusier|1923|pages=1–150}}
 
===Projektoj===
Inter la jaroj [[1920]] kaj [[1930]] li realigis aron de projektoj de vilaoj, kie videblas la formaligo de lia aparta arkitektura "lingvaĵo".<ref name="Tim Benton"/>
Inter ili:
Linio 101 ⟶ 105:
* La [[vilao Savoye]], ([[1929]], [[Poissy]]), vera aplikado de la ''"kvin punktoj de moderna arkitekturo"'', la plej rimarkinda de tiu periodo, kiu havos gravegan influon al la historio de arkitekturo.
 
Praktikante sian metion de arkitekto, Le Corbusier daŭrigis teorian mmeditadonmeditadon pri urboplanado per projektoj kiuj estigis polemikojn kiel ekzemple la [[plano Voisin]] en [[1925]], en kiu li proponis re-urbecigi Parizon, malkonstruante loĝejojn laŭ la [[kajo]]j kaj en la centro (krom konataj historiaj monumentoj) por konstrui vastajn [[nuboskrapulo]]jn. Li organizis en [[1928]] la [[Internacia Kongreso de Moderna Arkitekturo|Internacian Kongreson de Moderna Arkitekturo]].
 
En [[1929]] li ankaŭ prezentis meblaron dezajnitan kun Charlotte Perriand.