Le Corbusier: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 100:
Le Corbusier kaj liaj kunlaborantoj ricevis terenon malantaŭ la [[Grand Palais]] en la centro de la Ekspozicio. La tereno estis arbarigita, kaj la ekspoziciantoj ne rajtis forhaki arbojn, kaj tiele Le Corbusier konstruis sian pavilionon lasante arbon en la centro, kiu aperas tra truo en la tegmento. La konstruaĵo estis simpla blanka skatolo kun interna teraso kaj kvadrataj vitraj fenestroj. La interno estis dekoraciita per malmultaj kubismaj pentraĵoj kaj per malmultaj pecoj de amas-produktitaj komerce disponebla meblero, tute diferenca el la multekosta, ekzkluzivaj pecoj de la aliaj pavilionoj. La ĉefaj organizantoj de la Ekspozicio estis koleraj, kaj konstruis barilon por parte kaŝi la pavilionon. Le Corbusier devis alvoki al la Ministerio de Fajnaj Artoj, kiu ordonis la forigon de la barilo.{{Sfn|Arwas|1992|page=46}}
 
Krom la meblaron, la paviliono ekspoziicis ankaŭ modelon de lia "[[Plano Voisin]]", nome lia provoka plano por rekonstrui grandan parton de la centro de Parizo. Li proponis makonstruimalkonstrui grandan areon norde de la rivero Sejno kaj anstataŭi la mallarĝajn stratojn, monumentojn kaj domojn per gigantaj sesdek-etaĝaj krucformaj turoj metitaj ene de ortogona stratokadro kaj parkeca verda spaco. Lia skemo trafis kritikaron kaj malaprezon el francaj politikistoj kaj industriistoj, kvankam ili estis favoraj al la ideoj de [[Tajlorismo]] kaj [[Fordismo]], kiuj fakte estis en la fono de liaj dezajnoj. La plano neniam estis serioze konsiderita, sed ĝi okazigis polemikon pri kiel trakti la troloĝitajn malriĉajn laboristajn kvartalojn de Parizo, kaj ĝi poste vidis partan realigon en la loĝejaj disvolvigoj konstruitaj en la Parizaj ĉeurboj en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.
 
La Paviliono estis ridindigita fare de multaj kritikistoj, sed Le Corbusier, netuŝita, skribis: "Nune nur unu afero estas certa. 1925 markis la decidigan turnoŝtonon en la kverelo inter tio malnova kaj tio nova. Post 1925, la amantoj de antikvo estos finigintaj siajn vivojn... Progreso estas atingita pere de eksperimentado; la decido estos akirita en la kampo de la batalo de tio 'nova'."{{Sfn|Arwas|1992|page=49}}