Le Corbusier: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 148:
== La kvin punktoj de nova arĥitekturo ==
 
En 1927 Le Corbusier kaj Pierre Jeanneret publikigis eseon sub la titolo "Kvin punktoj de nova arĥitekturo" ({{fr}} ''Cinq points d'une nouvelle architecture''); ĝi proponas kvin karaterizaĵojn, kiuj nun estas nomataj "kvin punktoj de la moderna arĥitekturo". Ĉiuj kvin dependas de la fakto, ke per [[ŝtalo]] kaj [[armita betono|armita]] aŭ [[streĉita [[betono]] eblas realigi konstruaĵojn, kies videbla strukturo nur malmulte dependas de la necesoj de [[statiko]]. Tio ebligas jenajn kvin arĥitekturajn elementojn, kiujn Le Corbusier opiniis karakterizaj de moderna arĥitekturo:
# La '''pilieroj''' ({{fr}} ''pilotis''): La teretaĝo portu la supran parton de konstruaĵo ne per muroj, sed per pilieroj, tiel permesante ke lumo kaj homoj facile atingu ĉiujn partojn. La konstruaĵo ŝajnas konsisti nur el la supra parto ("kesto en la aero"), malkonektita disde la grundo kaj ties humideco. La ternivela spaco sub la konstruaĵo povas servi kiel trairejo aŭ traveturejo, aŭ kiel ĝardeno.
# La '''terasa tegmento''' (france ''toit terrasse''): Tegmento ne estu laŭtradicie dekliva, sed horizontala, tiel proponante spacon utiligeblan ekzemple por ĝardeno aŭ naĝejo, ĉio ajn, kio estas elmetebla al la influoj de la vetero.