Le Corbusier: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 112:
La libro iĝis manifesto por tiuj kiuj kontraŭis la plej tradiciajn stilojn de dekoraciaj artoj; en la 1930-aj jaroj, kiel Le Corbusier antaŭdiris, la modernigitaj versioj de la meblaro Ludoviko Filipo kaj Ludoviko la 16-a kaj la brilkoloraj murpaperoj de stiligitaj rozoj estis anstataŭitaj de pli simpla, pli pura stilo. Laŭgrade la modernismo kaj funkciismo proponita de Le Corbusier superis la plej ornamecan stilon. La lakonaj titoloj kiujn Le Corbusier uzis en la libro, ''1925 Expo: Arts Deco'' estis adaptitaj en 1966 de priarta historiisto [[Bevis Hillier]] por katalogo de ekspozicio pri la stilo, kaj en 1968 en la titolo de libro, ''Art Deco of the 20s and 30s''. Kaj tiele la termino "Art Deco" estis komune uzata kiel la nomo de la stilo.<ref>''Benton, Charlotte, Benton, Tim, Wood, Ghislaine, ''Art Déco dans le monde- 1910–39'', 2010, Renaissance du Livre, {{ISBN|9782507003906}}, pp. 16–17.</ref>
 
===''Kvin punktoj de arkitekturo'' al Vilao Savoye (1923–1931)===
{{ĈefartikoloeĈefartikolo|Vilao Savoye}}
<gallery mode="packed" heights="200px">
<!--File:Villa La Roche 2013.jpg|Vilao La Roche-Jeanneret (nune [[Fondaĵo Le Corbusier]]) en Parizo (1923)
-->File:Weissenhof Corbusier 03.jpg|Corbusier Haus en Weissenhof, Stutgarto, Germanio (1927)
File:Weissenhof photo house citrohan east façade Le Corbusier & Pierre Jeanneret Stuttgart Germany 2005-10-08.jpg|Citrohan Haus en Weissenhof, Stutgarto, Germanio (1927)
<!--File:VillaSavoye.jpg|[[Vilao Savoye]] en [[Poissy]] (1928–1931)
--></gallery>
La famo kiun Le Corbusier akiris el siaj verkoj kaj la Paviliono de la Ekspozicio de 1925 kondukis al mendoj por konstrui dekduon da loĝejoj en Parizo kaj en la Pariza regiono en sia "purisma stilo." Tiuj estis la [[Maison La Roche|Maison La Roche/Albert Jeanneret]] (1923–1925), kiu nun estas hejmo de la [[Fondaĵo Le Corbusier]]; la [[Maison Guiette]] en [[Antverpeno]], Belgio (1926); rezidejo por [[Jacques Lipchitz]]; la [[Maison Cook]], kaj la [[Maison Planeix]]. En 1927, li estis invitita de la Germana [[Deutscher Werkbund|Werkbund]] por konstrui tri domojn laŭ la modelurbo Weissenhof apud [[Stutgarto]], bazite sur la Domo Citrohan kaj aliaj teoriaj modeloj kiujn li estis publikiginta. Li priskribis tiujn projektojn detale en unu el siaj plej bone konataj eseoj, nome ''Kvin punktoj de arkitekturo''.{{Sfn|Journel|2015|page=37}}
{{redaktata}}