François de La Rochefoucauld: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Pro liaj brilaj ecoj li ludis precipan rolon ĉe elstaraj rondoj kaj la bela virinaro (ekz. la damo de Sablé, la dukino de Chevreuse, la damo de Sévigné kaj aparte la damo de Lafayette). Liaj »Mémoires« transdonas interesajn bildojn de tiuj tempoj kvankam li verkis ilin ne tute sole. Ili aperis unue en [[Kolonjo]] en 1661.
[[Dosiero:1935 Maksimoj.jpeg|eta|''Maksimoj'', 1935.]]
Tamen estas sendube la verko la plej fama ''Réflexions, ou Sentences et Maximes Morales'', pli bone konata sub la titolo: ''Maximes'' (1665). Tiuj ofte paradoksaj frazoj, plenaj de maliceco satira kaj realismo, estas ja gvidilo pri egoismo kaj ĝuemo. Estas neata en ili - sub la mantelo de ŝajna moraleco - ĉiu ajn senchavo de bona konduto. Ĉio esisestis skribata en eleganta kaj rapidsprita lingvo, en sobra kaj preciza stilo. La francoj precize taksas tiun ĉi verkon klasikaĵon. Sub la titolo ''Œuvres Inédites de La Rochefoucauld'' eldonis Barthélemy en 1863 grandan nombron da maksimoj, kiuj grandparte estas nur variaĵoj de la originalo.
 
== Eksteraj ligiloj ==