Roger Bernard (esperantisto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
La patro de Roger Bernard esperantiĝis iom antaŭ lia naskiĝo. Li estis sekretario de la grupo en [[Saint-Denis]], sed forlasis sian aktivecon pro transloĝiĝo.
 
Roger Bernard esperantiĝis en 1931 por partopreni en la [[UK 1932|24-a Universala Kongreso]] en 1932 en [[Parizo]]. Li aktivis en la Pariza esperantista kabaredo kaj verkis multajn kabaretaĵojn kaj kanzonojn dum la tempo de la "[[Bolanta kaldrono]]" (1933-1939) kaj de "[[La tri koboldoj]]" (1949-1956), animita de [[Raymond Schwartz]]. Li tradukis por la antaŭmilitaj esperantaj radio-dissendoj de la Franca radio (la esperantistoj disponis pri unu horo semajne) teatraĵojn de [[Jules Romains]], [[Paul Géraldy]], [[Charles Vildrac]], [[Georges Courteline]] kaj aliaj. Por la [[UK 1957|42-a Universala Kongreso]] en [[Marseille]] en 1957 li tradukis ''[[Topaze]]'' de [[Marcel Pagnol]] laŭ instigo de [[Gaston Waringhien]], kiu poste tamen ne estis prezentita. Laŭ instigo de la reĝisoro de la antaŭmilita esperanta teatrogrupo, [[Marc Darnault]], li poste tradukis ''[[La ŝipegoŜipego Tenacity]]'' de Vildrac. Sekvis tradukoj el [[Jean-Paul Sartre]]. En 1964, li ludis etan rolon en la esperantlingva filmo de [[Lorjak|Jacques-Louis Mahé]], [[Angoroj]].
 
[[Dosiero:1964 Sen Eliro - La Respektema P.jpg|eta|Kovrilpaĝo de Jean-Paul Sartre: ''Sen Eliro''; trad: 1964, trad. Roger Bernard]]
[[Dosiero:1960 Topaze - La ShipegoŜipego Tenacity.jpeg|eta|''Topaze - La ShipegoŜipego Tenacity'', 1960.]]
 
==Verkoj==
Linio 24:
*Sartre, Jean-Paul: ''[[La Naŭzo]]'' (romano, trad. Roger Bernard, enkonduko de Ivo Lapenna - Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1963. - 222 p.)
*Sartre, Jean-Paul: ''[[Sen Eliro]]; [[La Respektema Prostituitino|La Respektema P...]]'' (trad. Roger Bernard. - Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 1964. - 111 p.)
*Vildrac, Charles: ''La ŝipegoŜipego "Tenacity"'' (trad. Roger Bernard, antaŭparolo de Gaston Waringhien - La Laguna: Régulo, 1960.
 
En la 1930-aj jaroj li partoprenis en la traduko de ''La mizeruloj'' ([[Victor Hugo]]), sed ''[[Literatura Mondo]]'' ne povis ĝin publikigi. Flanke menciindas ke li lerte tradukis ankaŭ plurajn kanzonotekstojn de [[Édith Piaf]], ekzemple la faman kanzonon ''La vie en rose''.