Le Corbusier: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 121:
</gallery>
La famo kiun Le Corbusier akiris el siaj verkoj kaj la Paviliono de la Ekspozicio de 1925 kondukis al mendoj por konstrui dekduon da loĝejoj en Parizo kaj en la Pariza regiono en sia "purisma stilo." Tiuj estis la [[Maison La Roche|Maison La Roche/Albert Jeanneret]] (1923–1925), kiu nun estas hejmo de la [[Fondaĵo Le Corbusier]]; la [[Maison Guiette]] en [[Antverpeno]], Belgio (1926); rezidejo por [[Jacques Lipchitz]]; la [[Maison Cook]], kaj la [[Maison Planeix]]. En 1927, li estis invitita de la Germana [[Deutscher Werkbund|Werkbund]] por konstrui tri domojn laŭ la modelurbo Weissenhof apud [[Stutgarto]], bazite sur la Domo Citrohan kaj aliaj teoriaj modeloj kiujn li estis publikiginta. Li priskribis tiujn projektojn detale en unu el siaj plej bone konataj eseoj, nome ''Kvin punktoj de arkitekturo''.{{Sfn|Journel|2015|page=37}}
La venontan jaron li komencis la konstruadon de la [[Vilao Savoye]] (1928–1931), kiu iĝis unu el la plej famaj inter la verkoj de Le Corbusier, kaj ikono de moderna arkitekturo. Situa en [[Poissy]], en pejzaĝo ĉirkaŭita de arboj kaj granda [[gazono]], la domo estas eleganta blanka skatolo metitaj sur serioj de sveltaj [[piliero]]j, ĉirkaŭita de horizontala bendo de fenestroj kiuj plenigas la strukturon per lumo. La servaj areoj (aŭtohaltigejo, ĉambroj por servistoj kaj vestolavejo) estas situaj sub la domo. Vizitantoj eniras al [[vestiblo]] el kiu milda ramplo kondukas al la domo mem. La dormoĉambroj kaj salonoj de la domo estas distribuitaj ĉirkaŭ pendoĝardeno; la ĉambroj havas vidon kaj al la pejzaĝo kaj al la ĝardeno, kio havigas aldonajn lumon kaj aeron. Alia ramplo kondukas al la tegmento, kaj ŝtuparo kondukas suben al la [[kelo]] sub la pilieroj.
===Projektoj===
|