Animo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 51:
Antaŭe, pri senmorteco de la animo, precipis, se resti al la literoj de la libroj, skeptikeco kiel aperas en dua Ĉapitro de la [[Predikanto]]: ''“19 Kaj kiu scias, ĉu estos saĝa aŭ malsaĝa tiu, kiu ekposedos mian tutan laboron, pri kiu mi penis kaj streĉis mian saĝon sub la suno? Ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo. 20 Kaj mi decidis, ke mia koro atendu nenion de la tuta laboro, kiun mi laboris sub la suno. 21 Ĉar ofte oni vidas homon, kiu laboras en saĝo, scienco, kaj talento, kaj li devas fordoni sian akiron al homo, kiu ne laboris por ĝi; ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo kaj granda malbono. 22 Kaj kio restas al la homo de lia tuta laborado kaj de la zorgoj de lia koro, kion li laboras sub la suno?”''
 
En juda postkrista diaspora epoko, [[Maimonido]] [http://www.morasha.it/alefdac/alefdac_28.html] igas senmorta nur la [[Intelekto Aganto|''Intelekton Agantan]]'' al kiu kunfluas ĉiuj animoj, en kiu la senmorteco estos rekompenco nur por tiuj kiuj tion meritis.
 
Eĉ la animoj en transtombo (ŝeolo) ĝuas okazon sin purigi per puna repagado. Laŭonidire, la animo vagas ĉirkaŭ sia korpo ĝis kiam tiu ĉi estos definitive entombigita. Talmudo opinias ke Dio kunigas la animon al la [[embrio]] post kvardek tagoj el la koncipiĝo.