Animo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 32:
Post la konsidero kaj konstato, ke animo estas multsenca [[koncepto]] kaj ke la nocio havas originon el spertoj pri la naturaj fenomenoj, kaj estas esprimata per [[metaforo|metaforaj priskriboj]], kaj do ne per intrinsekaj difinoj, [[kristanismo]] rezignas ĝin difini se ne per ĝia destino kaj funkcio. Fakte, kristanaj [[teologo]]j vidas en la animo nur kapablon krei rilatojn kun aliaj homoj kaj kun [[Dio]] (kio implicas konsciencon pri bono/malbono, kaj kapablon libere decidi kaj sin juĝi ktp); kaj pere de la naturo de tiuj rilatoj, aparte tiu kun Dio, ili deduktas ankaŭ la naturon de la animo. Helpas tiun konkludon la jena rezonado: la animo havas la saman naturon de tio kion ĝi pensas: ĝi pensas, fakte, [[ideo]]jn kiuj neniam ŝanĝiĝas same kiel, se ekzempli, tiuj de [[bono]] kaj [[justo]] kaj [[vero]] ktp, do ĝi havas ties sorton, do la saman daŭrigon kaj senmortecon. Kaj el tio jen nova nocio: ''spirita!'' Animo estas spirita. Kaj se spirita, ĝi ne estas dividebla aŭ koruptebla: kiel jam diris [[Aristotelo]].
 
[[Dosiero:The Death of a Bishop Catalan 15th century.jpg|eta|[[Anĝelo]] kuj [[diablo]] klopodas kapti la animon kiu eliras el ĵus mortinta episkopo. Kataluna [[tempero]] - 15a jarcento.]]
[[Dosiero:Varsovio, tombo de Ludoviko Zamenhof, omaĝo 2017.jpg|eta|La tombo de [[Ludoviko Zamenhof]] dum omaĝo al 100a datreveno de lia morto. Iel oni konsideris de multaj kulturoj kaj religioj ke la [[tombo]] estas la sidejo de la animo aŭ almenaŭ la referencpunkto.]]
Pri kio el la mortinta korpo restas en la animo kaj kio formas la unuopan homan individuecon, kristanaj teologioj ne scias kaj kristanaj [[dogmo]]j ne eksplikas. Estas nur dogme instruate, ke la individua animo rilatas, senmiksiĝi kun li, kun [[Dio]] el kiu ĝi ricevas aprobon aŭ malaprobon pri sia pasinta morala agado. Pri la senmorteco de la animo, ĉe la kristanaj [[eklezio]]j, pli ol el la racio kaj komuna kredo de ĉiuj religioj, ĝi ricevas konfirmon el [[Kristo]] resurektinta kiu juĝos vivantojn kaj mortintojn: el la [[evangelio]]j estas multfoje asertata la senmorteco de la animo. Jam en la antikva [[hebrea]] literaturo (precipe eksterbiblia) la nocio pri nemorteco de la animo iom post iom fariĝis komuna konvinko, kvankam ne multe emfazita pro timo imiti la egiptajn kultojn kiuj [[diigo|diigis]] kaj preĝis al la animoj de mortintoj. En la [[Talmudo]] estas dirita, ke la animo vagas laŭ kelkaj tagoj, ĉirkaŭ la [[tombo]].