Animo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 97:
 
Kutime, en tiuj vidpunktoj, la individua animo estas opiniata senmorta, sed riskas malaperi en la granda kosma vivanto.
 
==Animismo==
{{Ĉefartikolo|Animismo}}
'''Animismo''' estas la kredo pri ekzisto de animoj kaj [[spirito]]j, precipe ke, krom vivaĵoj, movaj malvivantaj objektoj aŭ [[naturo|naturaj]] fortoj havas animojn. Ties nomo venas el la latina ''anima'', kiu havas variajn signifojn, inkluzive de ''vento, aero, spiro, vivo, animo, menso, fantomo,'' kaj ''spirito''.
 
Laŭ la pli specifa signifo, animismo estas la kredo, ke animojn enhavas ĉiuj aŭ multaj objektoj. Tiel, animojn havas [[bestoj]], [[plantoj]], kaj [[mineralo]]j, kaj la materialo de la objekto determinas tian, kian animon ĝi havas. Ĉi tiaj religioj ofte ne precize distingas inter spirito kaj materio, kaj ĝenerale supozas, ke ĉi tiu unuigado de materio kaj spirito ludas gravan rolon en ĉiutaga vivo.
 
Krom la animoj de estaĵoj aŭ objektoj, ekzistas personiĝintaj animoj, dotitaj de [[intelekto]], [[volo]] kaj [[emocio]]j similaj al tiuj de la homoj. Pratempaj [[eskimo]]j kredis, ke nomoj kaj la variaj nomoj de ĉiu persono havas siajn proprajn animojn. Kelkaj [[japano]]j kredas, ke eĉ vortoj havas animojn, kaj kiam oni prononcas specifajn frazojn, ekzistas magia povo. Eble ''animo'' kvazaŭegalas nekonata ''energio''.
 
== Laŭ praegipta religio ==