Animo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 137:
Tiam la homo estas dupece farita: Kaj kiel ili estas kunigitaj? Kaj kiel ili pluekzistas post la disiĝo? La greka spekulativado, specife kun [[Platono]], enmerĝiĝis tra tiuj problemoj. Ni haltu ĉe Platono. Laŭ li la animo estas apudmetita al la korpo, estas entenata en ĝi kiel en [[kaĝo]] aŭ kiel ŝipo entenas navigiston. Sed la sorto de la animo estas priskribita tiom klare kaj bone ke diversaj liaj esprimoj finiĝis por esti akceptitaj en la kristana lingvaĵo, kvankam tio ne okazas rilate la apudmeton de la animo en la korpo. Fakte, ĵus kiam la kristanoj trafis en Aristotelon kiu parolas pri animo. Ankaŭ ĉe kristanoj, kiel ceteraj religioj, la bezono allasi la ekziston substanca formo de la korpo, kiu donas al la korpo ion kiu ĝin konstituas kaj ricevas ion kio al ĝi donas formon kaj ĝin igas individuo, ili trovis la novan lingvaĵon kiu kontentigis siajn ideojn. Sed la problemoj ne plimultiĝas. Kio estas la animo? Kie ĝi lokiĝas en la korpo?
 
[[Dosiero:SoulCarriedtoHeaven.jpg|thumb|300px|Animo portata al la ĉielo fare de du anĝeloj. Reprezento tipa en la kristisma tradicio.]]
Al la problemo pri la animo kunligiĝas tiu pri la supervivo kaj de la konvinko de transtempa kompensa sorto. Sed se pasintaĝe oni limiĝis, almenaŭ en la instruado al la popolo, konfirmi la ekziston kaj allasis al la filozofoj kaj teologoj la taskon elpensi konsenteblajn difinojn kiuj akordiĝu iele tiele kun la duboj, ne tamen rilate ĝian ekziston, sed rilate la manieron ekzisti kaj resti kunigita kun la korpo. Lastatempe oni preferas realkroĉiĝi al la praaj bibliaj konceptoj, kie, ankaŭ pro la pensmaniero kiu reĵetas la spekulativadon, pri la homo oni parolas kiel pri unuo sen distingo de elementoj kaj kiel pri pluekzisto de la tuta homo, kaj pri pluekzisto tute mallonge.