Lucko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: anstataŭigas evitindan ŝablonon per nova ŝablono
e adding a link to an authorised source
Linio 8:
En 1939 kiel rezulto de la invado de Pollando de ambaŭ flankoj sekve de la [[Molotov-Ribbentrop-pakto]], Lutsk, kune kun la resto de okcidenta [[Volinio]], estis aneksita de Sovetunio. La plejparto de la fabrikoj (inkluzive de la preskaŭ-finita radiostacio) estis malmuntita kaj sendita orienten al Rusio. Proksimume 7 000 el la urbanoj (plejparte poloj) estis deportitaj per porbrutaj kamionoj al Kazaĥio kaj 1 550 estis arestitaj de la [[NKVD]].
 
Post la komenco de la [[Operaco Barbaroso]] la urbo estis kaptita de la nazia armeo ''[[Wehrmacht]]'' la 25-an de junio 1941, sed ne antaŭ ol miloj de polaj kaj ukrainaj malliberuloj estis mortpafitaj de la NKVD, antaŭ ol ties anoj fuĝis orienten. Dum la nazia okupado plimulto de la judaj loĝantoj de la urbo estis devigitaj en [[getto]]n kaj tiam murdiĝis sur la monteto ''Polanka'' proksime de la urbo.<ref>[https://www.yadvashem.org/untoldstories/database/index.asp?cid=815 Murder of the Jews of Łuck] - [[Jad Vaŝem]] website ({{en}})</ref> Kadre de la mortigo de poloj en Volinio proksimume 10 000 poloj estis murditaj per la [[Ukraina Ribela Armeo]] en la areo. La urbo estis reokupita fare de la [[Ruĝa Armeo]] de Sovetunio la 2-an de februaro 1944.
 
Post la fino de la [[Dua Mondmilito]] la restantaj polaj loĝantoj de la urbo estis forpelitaj, plejparte al la areoj foje nomataj la polaj "[[Regajnitaj Teritorioj]]", do la regionoj de la [[Germana Regno]] oriente de la [[Odro-Niso-limo]] en 1946 transdonitaj al la komunisma [[Pola Popola Respubliko]]. La urbo fariĝis industria centro en la [[Ukraina SSR]]. La ĉefaj ŝanĝoj en la urba demografio rezultis en tio ke ĝis la fino de la 1940-aj jaroj la urba loĝantaro estis preskaŭ tute ukraina.
Linio 43:
* [http://www.lutsk.ua/ Oficiala paĝo de Lucko]
* [http://top.turystyka.pl//?s=galeria&id=461 Fotoj de Lucko]
 
== Notoj ==
<references/>
 
{{Ĝermo|geografio}}