Eŭmenidoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '|thumb|upright=1.5|[[Oresto persekutata de la Erinioj, William-Adolphe Bouguereau, 1862...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:31, 6 nov. 2018

Eumenidoj (helene Εὐμενίδες, latine Eumenides) estas en helena mitologio repacigitaj diinoj de venĝo.

Oresto persekutata de la Erinioj, William-Adolphe Bouguereau, 1862

Origine ili estis Erinioj, diinoj de venĝo kaj malbeno, kiuj senkompate perskutis farintojn de sangaj krimoj kaj perfortoj, murdintojn, rabistojn, ĝenantojn de hejmecaj ligoj. Ili estis teruraj per siaj aspektoj, sed precipe per nelaciĝebla persekutado de kulpintoj, kiujn ili turmentis per ĝenaj konsciencriproĉoj.

Sed en helena mitologio estas konataj ankaŭ la samaj estaĵoj afablaj, indulgoplenaj. Tiuj estas nomataj Eŭmenidoj. Ili estas unuvide aliaj, ilia aspekto tute ne estas hororiga kiel tiu de Erinioj.

Transformo de la unuj en aliajn, la mavajn en pli bonajn - estas klarigita en legendo pri Oresto, kiujn Erinioj persekutis precipe pro patrinmurdo. Ĝi venis eĉ tien, ke en Ateno ili minacis per ruinigo de la urbo, malrikoltado, eĉ pesto, se Oresto ne estos lasita al ili. La konflikton ebenigis diino Atena, kiu per sia decido Oreston liberigis, verŝajne koste, ke Erinioj estos en ŝia urbo omaĝataj. Transformitaj Erinioj, nun Eŭmenidoj benis homojn kaj bestojn. Ili eĉ havis proksime de Ateno, sur monteto Kolono, boskon. En tiu ĉi loko pli poste ankaŭ mortis Edipo, forpelita kaj blinda reĝo de Tebo. Tie al li atena reĝo Tezeo liveris protekton kaj tie ankaŭ Edipo trankvila kaj repacigita mortis.


Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eumenidy en la ĉeĥa Vikipedio.


Tiu ĉi artikolo traktas helenajn diinojn Pri opero de Vasil S. Toleh traktos artikolo Eŭmenidoj (opero).