Jakobo de Jüterbog: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 2:
'''Jakobo de Jüterbog''' (vere: ''Benedikt Stolzenhagen''; naskiĝinta ne antaŭ 1381 en la ĉirkaŭaĵo de [[Jüterbog]], mortinta en 1465 en Erfurto) estis renomita [[katolika eklezio|ekleziulo]] [[germanio|germana]] kaj verkisto de la 15-a jarcento. Lia nomo ankaŭ alie konatas, ekz. ''Iacobus Cisterciensis / Carthusianus/ de Paradiso'' depende de la ordeno aŭ de la monaĥejo al kiu li konkrete dum certa tempo apartenis.
==Vivo==
Pri sia malriĉa origino kamparana li mem parolis en prediko kies fragmento konserviĝis. Sian sciencan kleriĝon kaj postajn bonajn postenojn li tute ŝuldiĝis al frokuliĝo memkompreneble. Kiamaniere li venis en la [[pollando|polujan]] Paradizo-monaĥejon apud [[Świebodzin]] ne klaras. Ĝi apartenis al la [[cistercianoj]] kaj la abato sendis lin al [[Krakovo]] por plukleriĝo. Tie li akiris la dignecon de magistro pri filozofio kaj de doktoro pri teologio kio tre maloftas ĉe polaj aŭ germanaj cistercianoj. Reveninte en sian monaĥejon li baldaŭ iĝis abato. Poste, en 1441, li forlasis kun aprobo de la [[papo|papa]] legato ĉe la [[Koncilio]] de Bazelo la cistercianan ordenon pro malobservoties ne malofta malobservemo de monaĥeja disciplino. Lia nova familio iĝis la kartuzianoj, pli konkrete la [[Kartuzio de Erfurto]] ĉe la Monto de la Sankta Savinto. Samloke li iĝis prioro prelegante paralele ĉe la [[Universitato de Erfurto]]. En 1455 li iĝis rektoro altlerneja.
 
==Graveco==
Jakobo estis ĉiam fervora monako kaj pro tio li ege zorigs pri la reformo de la monaĥeja vivo kiu riskis malpliboniĝi. Tiuteme li verkis ''Petitiones religiosorum pro reformatione sui status''; li eĉ iris paŝon pli kritikante la maltaŭgecon de la superuloj ĉe ''De negligentia praelatorum''. Ja, li eĉ intencis varbi papon [[Nikolao la 5-a]] iĝi eklezia reformanto per ''Avisamentum pro resormatione ecclesiae''.