Thomas Henry Huxley: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
'''Thomas Henry HUXLEY''', Prezidento de la [[Reĝa Societo de Londono]] kaj membro de la [[Linea Societo de Londono]] (4a de Majo 1825 – 29a de Junio 1895) estis [[Anglio|angla]] biologo specializita en [[kompara anatomio]]. Li estis konata kiel "la Darvina buldogo" pro sia defendo de la teorio de evoluismo de [[Charles Darwin]].<ref> [[Encyclopædia Britannica]] rete (2006), Thomas Henry Huxley, Encyclopædia Britannica Inc. [https://www.britannica.com/biography/Thomas-Henry-Huxley] Alirita la 30an de Aprilo 2018.</ref> Li estis avo de [[Aldous Huxley]], [[Andrew Huxley]] kaj [[Julian Sorell Huxley]].
 
La fama diskuto de Huxley en 1860 kun Samuel Wilberforce estis ŝlosila momento en la larĝa akceptado de evoluismo kaj en sia propra kariero. Huxley estis planinta lasi Oksfordon la antaŭan tagon, sed, post renkonto kun [[Robert Chambers]], nome aŭtoro de ''Vestiges'', li ŝanĝis sian opinion kaj decidis aliĝi al la polemiko. Wilberforce estis patronita de [[Richard Owen]], kontraŭ kiu Huxley ankaŭ polemikis ĉu homoj estas tre proksime rilataj al [[simio]]j.