[[Dosiero:Yukon_watershed.png|eta|Baseno de la Rivero Jukono]]
[[Dosiero:Carmacs-bridge across Yukon River.JPG|eta|Ponto de la Aŭtoŝoseo de Klondike super la Rivero Jukono ĉe Carmacks]]
La '''Rivero Jukono''' estas tre grava rivero de nordokcidenta [[Norda Ameriko]]. Ĉirkaŭ duono de la rivero fluas tra la ŝtato de [[Usono]] nome [[Alasko]], kun plej partoplejparto de la resto fluante kaj donante nomon al teritorio de [[Kanado]] nome [[Jukonio]], kaj eta parto de la rivero ĉe la naskiĝloko ĉe [[Brita Kolumbio]]. La rivero estas 3,700 km longa kaj enfluas en la [[Beringa Maro|Beringan Maron]] ĉe la delto [[Jukono-Kuskokwim]]. La mezaveraĝa enfluo estas 6,430 m³/s .<ref name=brabetsp56>Brabets, ''et al'', 2000 [http://pubs.usgs.gov/wri/wri994204/ Environmental and Hydrologic Overview of the Yukon River Basin, Alaska and Canada] p56.</ref> La entuta baseno estas 832,700 km²,<ref name=brabetsp48>Brabets, ''et al'', 2000 [http://pubs.usgs.gov/wri/wri994204/ Environmental and Hydrologic Overview of the Yukon River Basin, Alaska and Canada] p48.</ref> el kio 323,800 km² estas en Kanado. Kompare la entuta areo estas 25% pli granda ol [[Teksaso]] aŭ [[Alberto]].
Ĝi estas la plej longa rivero de Alasko kaj Jukonio kaj estis unu el la ĉefaj transportosistemoj dum la OrfevroOrfebro de Klondike de [[1896]]–[[1903]] kaj pro tio la rivero estas fama kaj aperas en filmoj, romanoj kaj rakontoj pri tiu okazaĵo. [[Riverŝipo]]j per padelradoj daŭre veturis la riveron ĝis la 1950-aj jaroj, kiam la aŭtoŝoseo de [[Klondike]] estis finita.
''Jukono'' signifas "granda rivero" en la atabaka lingvo [[Gŭiĉin]].
La Rivero Jukono estis draste poluita pro orminejoj, militistaj instalaĵoj, akvorezervejojpoluakvo, akvotrouzadorubaĵoj kaj aliaj kialoj. La "Intertriba Konsilantaro por la Baseno de la Rivero Jukono" estas kooperativa klopodo de 64 indiĝenaj [[nacio]]j kaj [[tribo]]j en Alasko kaj Kanado kaj havas la celon purigi la riveron kaj ĝiajn alfluantojn sufiĉe por denove povi trinki el ĝi.