Asteriks la Gaŭlo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
Ŝajnas ke la vilaĝanoj konstante havas la miraklajn fortojn kiujn donas la sorĉa trinkaĵo de la druido sed tamen ili en apartaj festaj okazoj trinkas la miksaĵon - en postaj volumoj la trinkaĵo nur donas fortojn dum malmultaj horoj post la trinkado, al ĉiu ajn homo kun escepto de Obeliks, kiu kiel bebo akcidente enfalis la kaldronon de jam ne plu bolanta miksaĵo, gutis grandan kvanton kaj tial konstante havas miraklan fortecon. Videblas ke la vilaĝa forĝisto [[Tutaŭtomatiks]] per sia nuda pugno martelas ardantan feron, kaj lia aspekto forte malsamas kompare al la postaj bildstriaj volumoj. Ankaŭ [[Julio Cezaro]] aspektas malsame kompare al la postaj volumoj: li havas pli mallongajn harojn, pli malgrandas kaj iom pli larĝas, kaj lia [[laŭra krono]] aspektas aliel - krome en la unua paĝo de la bildstrio li havas alian nazon ol en ĉiuj aliaj bildigoj. La [[bardo]] [[Malmuziks]] fine de la unua aventuro partoprenas la festenon de ĉiuj vilaĝanoj, kunmanĝas kaj kuntrinkas - en la postaj volumoj li kutime estas fiksita al arbo kaj lia buŝo estas ŝtopita, por deteni lin de kantado.
 
La dua volumo de la serio post la libro "''Asteriks la Gaŭlo"'' en la [[franca lingvo]] estis ''La Serpe d'or'' ("la ora [[falĉileto]]"). Tamen en aliaj lingvoj la sinsekvo de la volumoj estas alia, ekzemple en la [[germana lingvo]] la sekva, dua volumo estas ''[[Asteriks kaj Kleopatra]]'', kaj en [[Esperanto]] la sekva volumo fariĝis ''[[Asteriks gladiatoro]]''.
 
Ĉar la originala desegnaĵo de la paĝo 31 perdiĝis post la unua presado, ĝi poste redesegniĝis, tamen ne fare de la origina desegnisto [[Albert Uderzo]], sed fare de lia frato ''Marcel Uderzo''.