Aniketo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Aniketo''' (malnovgreke ''Ἀνίκητος'' - ''Anikétos'') estas en greka mitologio filo de Heraklo kaj lia edzino Hebo...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:20, 13 nov. 2018

Aniketo (malnovgreke Ἀνίκητος - Anikétos) estas en greka mitologio filo de Heraklo kaj lia edzino Hebo, filino de la dio Zeŭso kaj diino Hera.

Post morto de la heroo Heraklo, kiun mortigis per venenita mantelo lia edzino Dejaniro, descendis de Olimpo al lia cindriga ŝtiparo diino Atena kun heroldo de dioj Hermeso kaj veturigis lin per ora veturilo al Olimpo.

La plej grandan grekan heroon poste arde bonvenigis ĉiuj olimpiaj dioj kaj eĉ Hera superis sian malnovan malamon kaj donis al li por edzinigi sian filinon Hebon, diinon de la eterna juneco. La plej alta dio Zeŭso eksidis kun li al tablo de dioj, gastigis lin per nektaro kaj ambrozio kaj pro liaj heroaj agoj dediĉis al li nemorteblecon. El edzeco de Heraklo kaj Hebo naskiĝis filoj Aleksiaro kaj Aniketo.

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anikétos en la ĉeĥa Vikipedio.