Golfo (sporto): Malsamoj inter versioj

4 bitokojn forigis ,  antaŭ 1 jaro
e
Korektoj de gramatiko kaj tajperaroj.
e (Korektoj de gramatiko kaj tajperaroj.)
'''Golfo''' estas [[sporto]] praktikata subĉiele sur itinero difinita laŭ longo kaj larĝo. Ĝia longo dividiĝas je 18 partoj nomataj "truoj", malgrandaj golfejoj foje konsistas el 9 truoj. La truoj havas malsamajn dimensiojn kaj formojn. [[Golfejo]] parte adaptiĝas al la natura pejzaĝo.
 
Celo de la ludo estas ĵeti pilketon laŭlonge de la itinero por enirigi ĝin en truon je la fino de ĉiu parto. Por ĵeti alla pilkon servas diversaj batiloj, nomataj "feroj", "lignoj" kaj "ŝovilo". En la [[angla lingvo]], kiu estas pri golfo tre multe uzata ankaŭ de alilingvanoj, la batiloj nomiĝas respektive ''iron'', ''wood'' kaj ''putter''.
 
Al ĉiu truo estas asignita nombro de batoj, en kiuj bona ludanto devus fini ĝin; kutime estas tri, kvar aŭ kvin batoj, depende de la distanco inter ekbatejo kaj truo. Ĉar la nombro aplikiĝas al "norma" ludanto, ĝi nomiĝas "normo de la truo" (angle: ''par''). La 18 normoj sumiĝas al la normo de la golfejo, kiu ofte estas inter 69 kaj 72.
Tiu ĉi vorto, eble devenis de la [[nederlanda]] ''[[Kolven|kolf]]'', kiu signifas "batilo" (komparu kun [[kolbo]])<ref>[[Angle]]: "bat" aŭ "club"</ref> kaj la samnama nederlanda [[sporto]].
 
Sed ekzistas eĉ pli malnova referenco al golfo, en [[1452]], kiam la reĝo [[Jakobo la 2-a (Skotlando)|Jakobo la 2-a]] de Skotlando malpermesis la ludon, pro tio, ke liaj civitanoj ne plu trejniĝis pri [[arkpafado]].<ref>[http://golf.about.com/od/historyofgolf/l/blgolftimeline.htm Vidu la artikolon ĉe About.]</ref>
 
EkzsistasEkzistas persistema [[urba legendo]], kiu atestas, ke la vorto devenas de la [[akronimo]] "Gentlemen Only, Ladies Forbidden" (nur por sinjoroj, malpermesitajmalpermesite al sinjorinoj). Tiu ĉi estas certe malvera etimologio, ĉar la uzo de akronimoj kiel vortoj estas sufiĉe moderna fenomeno.<ref>[http://www.snopes.com/language/acronyms/golf.asp Vidu la artikolon ĉe Snopes.]</ref>
 
== Historio de golfo ==
'''Golfejo''' estas natura areo, en kiu praktikiĝas la sporto [[golfo (sporto)|golfo]]. Do temas pri aparta speco de sportejo. Kutime temas pri parka pejzaĝo konceptita fare de golfa arkitekto. Esencaj partoj estas ekbatejoj, parkaj padoj kaj "verdejoj" kun po unu golfeja truo, kiu – videbligite per stango kaj flageto – estu la celo de la golfaj pilkoj. La kernaj partoj de la teritorio konsistas el ofte tondita herbejo, kaj al tio aldoniĝas parkaj arbustoj kaj arboj, truoj plenigitaj per sablo, akvaj "malhelpaĵoj" (lagetoj kaj rojoj) kaj krome ĉirkaŭa neflegita tereno.
 
Laŭ statistiko de la ĵurnalo ''Golf Digest'' de majo 2005, tutmonde ekzistas preskaŭ 32.000 golfejoj. La plej multaj el ili troveblas en [[Nordameriko]], pli ol 17.000 en [[Usono]] kaj 2100 en [[Kanado]]. Pliaj landoj kun granda kvanto jede golfejoj estas [[Japanio]] (2440) kaj [[Aŭstralio]] (1800). En [[Eŭropo]] la plej multaj golfejoj troveblas en [[Anglio]] (1961). Sekvas [[Germanio]] (677), [[Francio]] (549), [[Skotio]] (548), [[Svedio]] (451) kaj [[Irlando]] (417).<ref name="Golf Benchmark Survey">''Golf Benchmark Survey 2007''. KPMG Advisory Ltd., Hungario 2008.</ref>
 
Ĉar bazo de golfejo estas [[herbo]], kiu en sekaj landoj, kiel en suda [[Hispanio]] ne kreskas nature la plej grandan parton de la jaro, tiun herbon oni devas irigacii per akvo, kiu ofte estas bezonata en plej grava utilo, ekzemple trinkakvo, [[agrikulturo]] ktp. Tio okazigas grandajn disputojn inter la zonoj, kiuj ne povas ĝui tiun akvon kaj tiuj, kiuj ricevas la turistojn aŭ golfludantojn.
[[Dosiero:Green with 2 bunkers 2.jpg|eta|dekstre|260px|Verdejo sur la golfejo "West Course" , Andrews Air Force Base, Usono]]
[[Golfejo]]j ne ĉiam entenis dek ok18 [[truo]]jn. La golfejo de [[St Andrews]] (Skotlando) staras sur mallarĝa landstrio laŭ la marbordo. Jam en la [[15-a jarcento]] golfistoj de St Andrews kreis vojon tra la ondema lando kaj ludis al truoj, kies situojn starigis la [[topografio]]. Tiu [[golfejo]] havis 11 truojn ekde la kluba domo ĝis la alia fino de la posedaĵo. Oni ludis la truojn unudirekten, turniĝis kaj reludis ilin alidirekten, do entute temis pri 22 truoj. En [[1764]], iuj el la truoj estis konsiderataj tro proksimaj kaj estis tial kunigitaj. La nombro malpligrandiĝis de 11 al 9, kaj do tuta rondo de truoj konsistis el 18 truoj. Ĉar St Andrews estis tiam la golfa ĉefejo, ĉiuj aliaj golfejoj sekvis kaj la 18-trua golfejo estas ĝis nun la [[normo]].
 
[[Dosiero:Der nördlichste Golfplatz der Welt auf den Lofoten.jpg|eta|dekstre|260px|Verdejo sur golfejo sur la [[Lofotoj|Lofoten]]]]
Komence de la [[1970-aj jaroj]] en la tenilkonstruon enkondukiĝis [[grafito]] pro siaj malpezo kaj forto.<ref>[http://www.golf-club-revue.com/golf-club-history.html Historio de golfokluboj - Golf Club Revue]</ref> La lasta golfbatilteknologio uzas grafitajn tenilojn kaj malpezajn [[titano (elemento)|titanajn]] batilkapojn, kiuj estas malpli larĝaj ol antaŭe eblis. La forto de tiaj modernaj materialoj ebligas uzon de batilo multe malpli dika kaj tiel pligrandiĝas la saltefiko de la batilo sur la pilkon, kio teorie plilongigas la pilkovojon. Lastatempe USGA limigis la saltefikon, ankaŭ nomata ''coefficient of restitution'' ([[angle]], COR) al 0,83 kaj la maksimuman grandon de la batilkapo al 460cc.<ref>[http://www.usga.org/playing/clubs_and_balls/guide/book/index.html Gvidlinioj de reguloj pri batiloj kaj pilkoj - USGA</ref>
 
[[Vertical Groove Golf]] (VGG) (esperantigiteEsperantigite Vertikala Fenda Golfo) estas golfa kompanio kiu fabrikas diversajn golfajn klabojn, kun unika dezajno: la fendaj linioj sur la fronto de la klabo estas pli vertikalaj ol horizontalaj. La kompanio fondiĝis en 2014 fare de Rubin Hanan kaj Neal Jagoda uzante teknologion evoluintan fare de Tony Antonious antaŭ lia morto en 2007. Antonious tenis pli ol 400 golfajn rilatajn patentojn antaŭ sia morttempo, inkluzive de la ganto de Velcro-a golfo. La kompanio oficiale lanĉiĝis la 9-an de januaro 2017
 
== Vidu ankaŭ ==
20

redaktoj