Leo Belmont: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Strukturado, tipografio, ampleksigo per anstataŭigo de mallongigoj
Koherigo: ne ekzistas interkonsento ĉe Vikipedio pri la uzado de ĉi tiaj etmajuskloj
Linio 1:
{{Informkesto homo
| nomo = Leopold BʟᴜᴍᴇɴᴛᴀʟBlumental
| priskribo = Leo BᴇʟᴍᴏɴᴛBelmont en 1906
}}
 
'''Leo BᴇʟᴍᴏɴᴛBELMONT''', vernome '''Leopold BʟᴜᴍᴇɴᴛᴀʟBLUMENTAL''' (naskiĝis la {{daton|8|marto|1865}} en [[Varsovio]], mortis la {{daton|19|oktobro|1941}}<ref>[http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0f&datum=1942&page=7&size=45 Nekrologo de Belmont en ''Esperanto'', n-ro 491(1), p. 7, 1942]</ref> en [[varsovia geto]]) estis [[Pollando|pola]] [[ĵurnalisto]] kaj [[verkisto]], fama ankaŭ en la [[pollingva literaturo]].
 
== Verkisto ==
Fininte la universitaton (juro) li advokatis en [[Petrogrado]], poste en [[Varsovio]] kaj fariĝis redaktoro de la semajna literatura kaj politika gazeto ''Libera Vorto'' (pola), kiun li plenigis mem de komenco ĝis fino. Pro artikoloj BᴇʟᴍᴏɴᴛBelmont estis malliberigita 5 fojojn, unu fojon ankaŭ ekzilita. Li verkis proksimume 100 librojn, inter ili en la pola lingvo tri grandajn volumojn da poeziaĵoj. Liaj historiaj romanoj (''Messalina'', ''M<sup>me</sup> Pompadour'', ''Dubarry'', ''Veĉera'', k.a.) estas tre legataj libroj. Lerta tradukisto, bona oratoro, majstro de la deklamado, li estis konata ankaŭ kiel humuristo, satiristo, tradukanto el la germana kaj aŭtoro de detektivaj romanoj kun majstra detektiva impliko kaj profunda psikologia analizo (''Inter juĝo kaj konscienco'', ''Diablino'', ''Neceso, hazardo aŭ libera volo?'' k.a.).
 
== Esperantisto ==
En la Esperanto-movado BᴇʟᴍᴏɴᴛBelmont okupas same gravan lokon. Jam en 1887 li sendis salutleteron al [[L. L. Zamenhof|Zamenhof]], finante per la profetvortoj : « ''Vi venkos, sinjoro !'' ». Jam tiam li komencis skribi grandajn artikolojn sur bazo de profunda lingvistika scio ; ''Libera Vorto'' ofte estis preskaŭ plena je defendo de Esperanto. Liaj artikoloj pri Esperanto, ĉu en la pola, ĉu en la rusa gazetaro estas multegaj. Li estis gvidanto kaj vicprezidanto de la unua rusa ES (en Petrograd) kaj poste de la unua pola ES (en V.). Dum la unua [[Universala Kongreso de Esperanto]] li proponis pri ĉiujara kongreso de Esperanto. BᴇʟᴍᴏɴᴛBelmont estis vicprezidanto de PEA, de la Lingva Komitato kaj [[Akademio de Esperanto|Akademiano]]. En Esperanto li ankaŭ verkis multe kaj kunlaboris al multaj Esperanto-gazetoj. Libroforme eliris en 1908 liaj ''Sonoj Esperantaj''. Atenton meritas lia pola Esperanto-gramatiko en versoj mnemonikaj. Li estis bona oratoro ankaŭ en Esperanto.
 
== Bibliografio ==
{{projektoj|wikisource=Aŭtoro:Leo Belmont}}
* ''[http://eo.wikisource.org/wiki/Kanto_pri_vento Kanto pri vento]'' (En: El Parnaso de popoloj: poemaro)
* ''La radioj de Roentgen'' (rakonto de Leo BᴇʟᴍᴏɴᴛBelmont, trad. [[Kabe]]. - Riga Stelo Eld., 1910).
* ''Heine, Heinrich: Poemoj'' (Trad. Adolf Macho, F. Pillath, A. Kofmann, L. BᴇʟᴍᴏɴᴛBelmont, 1928).
* ''Sonoj Esperantaj'' (tradukoj el poetoj polaj kaj alilandaj el Esperantaj versoj de Ludwik Zamenhof kaj Leo BᴇʟᴍᴏɴᴛBelmont, Warszawa: Arcta, 1908).
* ''Poluj' al Ĉeĥoslovakio'' (originala poemo en Nova Eŭropo, septembro 1921)
* ''Jan Hus'' (Ĉeĥoslovaka Gazeto, septembro 1921)