Kilogramo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 36:
 
La komparo de la kopioj (same faritaj el plateno-iridio) eblas kun precizeco de 1 miliardono. Oni faras la komparojn en strikte difinitaj kondiĉoj, ekzemple en vakuo kaj post zorga purigo.
 
== Lastatempa difino (ekde 2018) ==
En la lasta sesio de la 26a Ĝenerala Konferenco de Pezoj kaj Mezuroj okazigita la 16an de novembro 2018 en [[Versajlo]], la 60 ŝtatoj membroj voĉdonis unuanime favore redifini la koncepton de kilogramo: el la venonta jaro (2019), la mas-unuo ne estos fizika objekto, sed valoro derivita el konstanta trajto de la naturo. Tiu ŝanĝo havos apenaŭan rezulton en la ĉiutaga vivo (aĉetaĵoj), sed povas esti grava en la scienca medio, ekzemple por la disvolvigo de [[kuracilo]]j, [[kemiaĵo]]j, valoregaj metaloj ktp. Tiu decido ne estis subita, sed preparita dum jaroj (fakte kelkaj fakuloj prilaboris tion dum sia tuta laborkariero) kaj tuŝos rilatajn difinojn de alia [[mezurunuo]]j, kiel mol, [[kelvino]] kaj [[ampero]] por ke ankaŭ tiuj unuoj estu bazitaj sur universalaj konstantoj. <ref name= "ElPaís" > BRUNO MARTÍN, Aprobada la nueva definición universal del kilogramo, El País, 17a de Novembro 2018. [https://elpais.com/elpais/2018/11/13/ciencia/1542109733_360096.html] Alirita la 17an de Novembro 2018. </ref>
 
La kilogramo estas speciala okazo, ĉar temas pri la lasta fundamenta unuo kies difino ankoraŭ dependis de la grando de fizika objekto. Kaj tio estas problemiga, ĉar la objekto ne estas senŝanĝa. En la lasta jarcento, la maso de la nomita IPK ŝanĝis. Ĝi plue estas kilogramo, ĉar laŭ la konvencio ne povas esti necerteco pri ties valoro, sed rilate al la maso de aliaj modeloj de la kilogramo, ĝi variis laŭ valoroj de almenaŭ 50 [[mikrogramo]]j (miliononoj de gramo). Tio okazas ĉar la mencita cilindro povas malpuriĝi el partikloj de [[aero]] kaj perdas malgrandajn kvantojn de materialo kiam oni purigas ĝin. Alia tialo por retirigi la modelon de la IPK estis la danĝero ke la cilindro estu damaĝita aŭ misformita. La [[metro]], kiu estis kutime la longeco de bastoneto el [[plateno]], jam estis redifinita en [[1983]] precize por eviti tiujn problemojn. Fiksante la [[lumrapideco]]n —konstanta en la vakuo— per universala cifrea valoro, la metrologoj interkonsentis nomigi la metron “la distanco veturata de la lumo en 1/299.792.458 sekundoj”. Tie ajna laboratorio kapabla mezuri la tempopason precize povas ankaŭ mezuri sian propran metro-bastoneton.<ref name= "ElPaís" />
 
La nova precizeco efikos sur fakaj kampoj kie oni postulas pli precizajn mezurojn.<ref name= "ElPaís" />
 
== Dekoblaj kaj dekonaj unuoj ==