Perua mezoplodo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La '''Nana mezoplodo''', '''nana bekobaleno''', aŭ '''Perua mezoplodo''' (''Mesoplodon peruvianus''), konata ankaŭ kiel '''bandolero bekobaleno''', '''Perua bekobhaleno''' kaj...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:23, 18 nov. 2018

La Nana mezoplodo, nana bekobaleno, aŭ Perua mezoplodo (Mesoplodon peruvianus), konata ankaŭ kiel bandolero bekobaleno, Perua bekobhaleno kaj malgranda bekobaleno, estas la plaj malgranda el la mezoplodoj kaj unu el la plej ĵusaj malkovroj. Estis almenaŭ du dekduoj da vidaĵoj de nekonata bekobaleno nome Mesoplodon sp. A antaŭ la dekomenca klasigo, kaj tiuj estas nune konsiderataj kiel sinonima kun la specio. La specio estis formale priskribita en 1991, baze sur dek specimenoj akiritaj el Peruo inter 1976 kaj 1989, inklude 3.72 m masklan plenkreskula tipan specimenon. Specimeno kiu surstriĝis en Paracas, Peruo, en 1955 (unuafoje provizore identigita kiel Aŭstralia mezoplodo) estis ekde tiam identigita kiel Nana mezoplodo. Ekde 1987, estis aldonaj 40 vidaĵoj de la specio, el totalo de 65 (je 2001).[1]

  1. Pitman RL, Lynn MS (2001). Biological observations of an unidentified mesoplodont whale in the eastern tropical Pacific and probable identity: Mesoplodon peruvianus. Mar. Mamm. Sci. 17: 648-657.