Perua mezoplodo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La '''Nana mezoplodo''', '''nana bekobaleno''', aŭ '''Perua mezoplodo''' (''Mesoplodon peruvianus''), konata ankaŭ kiel '''bandolero bekobaleno''', '''Perua bekobhaleno''' kaj...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Nana mezoplodo''', '''nana bekobaleno''', aŭ '''Perua mezoplodo''' (''Mesoplodon peruvianus''), konata ankaŭ kiel '''bandolero bekobaleno''', '''Perua bekobhaleno''' kaj '''malgranda bekobaleno''', estas la plaj malgranda el la [[mezoplodoj]] kaj unu el la plej ĵusaj malkovroj. Estis almenaŭ du dekduoj da vidaĵoj de nekonata bekobaleno nome ''Mesoplodon sp. A'' antaŭ la dekomenca klasigo, kaj tiuj estas nune konsiderataj kiel sinonima kun la specio. La specio estis formale priskribita en 1991, baze sur dek specimenoj akiritaj el [[Peruo]] inter 1976 kaj 1989, inklude 3.72 m masklan plenkreskula tipan specimenon. Specimeno kiu surstriĝis en [[Paracas]], [[Peruo]], en 1955 (unuafoje provizore identigita kiel [[Aŭstralia mezoplodo]]) estis ekde tiam identigita kiel Nana mezoplodo. Ekde 1987, estis aldonaj 40 vidaĵoj de la specio, el totalo de 65 (je 2001).<ref> Pitman RL, Lynn MS (2001). ''Biological observations of an unidentified mesoplodont whale in the eastern tropical Pacific and probable identity: Mesoplodon peruvianus''. Mar. Mamm. Sci. 17: 648-657. </ref>
 
==Priskribo==
La korpo de la Perua mezoplodo estas la tipa ŝpinilformo de la genro, kvankam la vosto estas nekutime dika. La [[melono (baleno)|melono]] estas iome elstara kaj dekliva al mallonga beko. La buŝlinio en maskloj havas tre distingan arkon kun du dentoj iomete elstaraj el la gingiva linio antaŭ la bekopinto. La koloraro estas tipe malhelgriza pinte kaj pli helaj sube, speciale ĉe la malsupra makzelo, gorĝo kaj malantaŭ la [[umbililiko]]. Maskloj povas havi distingajn palajn modelojn de "citiloj" en siaj dorsoj. La grando de tiu specio estas nur de ĉirkaŭ 4 metroj ĉe maturaj animaloj, kaj ĉirkaŭ 1.6 metroj dumnaske.
{{redaktata}}