Egiptio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo Redakto de Android-aplikaĵo |
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo Redakto de Android-aplikaĵo |
||
Linio 321:
== Demografio ==
[[Dosiero:Mohammed-ali-basha-mosque.jpg|eta|230px|Moskeo de [[Muhammad Ali (paŝao)|Muhammad Ali]] konstruita komence de la 19-a jarcento en Kairo.]]
Egiptio estas la plej popolita lando en Mezoriento, kaj la tria plej populara en la afrika kontinento, kun proksimume 95 milionoj da loĝantoj en 2017. Ĝia populacio kreskis rapide de 1970 ĝis 2010 pro medicinaj progresoj kaj pliigoj en agrikultura produktado ebligita de la Verda Revolucio. La loĝantaro de Egiptio estis taksita je 3 milionoj kiam Napoleono invadis la landon en 1798.
La popolo de Egiptio estas tre urbanizita, koncentrita laŭlonge de la Nilo (precipe Kairo kaj Alejandrio), en la Delta kaj proksime de la Kanalo de Suez. Egiptanoj estas dividitaj demografie al tiuj, kiuj loĝas en la urbaj centroj kaj la fellahinoj aŭ farmistoj, kiuj loĝas en kamparaj vilaĝoj. La tuta loĝata areo konsistigas nur 77.041 km², metante la fiziologian densecon ĉe pli ol 1.200 homoj po km2, simila al Bangladeŝo.
Dum migrado estis restriktita sub Nasser, miloj da egiptaj profesiuloj estis senditaj eksterlande en la kunteksto de la Araba Malvarma Milito. Egiptia migrado estis liberigita en 1971, sub prezidanto Sadat, atingante rekordajn nombrojn post la krizo de petrolo de 1973. Proksimume 2.7 milionoj da egiptoj vivas eksterlande. Proksimume 70% de egiptaj migrantoj vivas en arabaj landoj (923,600 en Saud-Arabio, 332,600 en Libio, 226.850 en Jordanio, 190,550 en Kuvajto kun la resto aliloke en la regiono) kaj la ceteraj 30% loĝas plejparte en Eŭropo kaj Nordameriko (318,000 en Usono, 110,000 en Kanado kaj 90,000 en Italio). La procezo de elmigrado al ne-arabaj ŝtatoj daŭris ekde la 1950-aj jaroj.
=== Etnaj grupoj ===
|