Citrono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
'''Citrono''' (''Citrus × limon'') estas la [[frukto]] de la [[citronujo]] ([[citronarbo]] aŭ [[limono]]<ref>[[PIV2]], p. 200.</ref> el [[araba]]: ليمون, ''laimún'', de la [[persa]] ''laimú'' aŭ ''laimún''). La citronujo devenas de [[Sudorienta Azio]], kaj disvastiĝis tra la [[Mediteraneo|mediteranea]] areo ekkultivita tie ekzemple fare de la [[araboj]] inter la jaroj [[1000]] kaj [[1200]].
 
==Priskribo de la frukto==
[[Dosiero:Lemon-edit1.jpg|250px|eta|maldekstre|La [[citronsuko]] estas bona ekzemplo de acida gusto.]]
La frukto citrono fizike karakteriziĝas per ĝia ovala formo kun pintoj en siaj ekstremoj kaj per diversdika ŝelo (malmultaj milimetroj ĝis preskaŭ unu centimetro). Kiam la citrono estas matura, ĝia ŝelo estas ekstere flava kaj interne blanka. Eĉ se ĝi estas manĝebla, ne estas kutime manĝi krude la citronon pro ĝia tro multa kvanto da [[acida gusto]]. Ĝi estas kulturata ĉefe pro sia [[suko]], tamen ankaŭ la [[pulpo]] kaj ŝelo estas uzataj en [[kuirarto]]. Citronsuko estas proksime 5-%-a [[citrata acido]], kio donas al la frukto sian (kaj ĝian) acidan guston. Krome, la citrono estas vaste uzata kiel deinfektaĵo kaj sengrasaĵo. La citronujo estas fruktarbo kultivata en sufiĉe varmaj regionoj por la citronoj kaj por [[ligno]] uzata en fajna [[meblofarado]]. Ekzistas citronoj sen semoj, sed male al [[mandarino]]j, ili ne estas aparte kultivataj kaj vendataj, ĉar utilo de sensemeco validas nur por rekta manĝo kio ne estas la situacio de la citrono. Ĝi enhavas [[citrata acido|citratan acidon]], hesperidinon kaj vitaminojn kiaj la jenaj: [[vitamino C]] -30 mg en 100 gr, vitaminoj A, B1 ([[tiamino]]), B2 ([[riboflavino]]), B3, B5 kaj B6; mineralojn kiaj la jenaj: [[Kalcio]], [[Kupro]], [[Kloro]], [[Fero]], [[Fosforo]], [[Magnezio]], [[Mangano]], [[Kalio]], [[Natrio]] kaj [[Sulfuro]].
Linio 26 ⟶ 27:
==Priskribo de la arbo==
[[Dosiero:Albatera C. limon-1.jpg|220px|eta|maldekstre|Citronarbo: floro kaj burĝonoj.]]
ĜiTemas pri [[staŭdo]], kiu povas atingi ĝis kvar metrojn de alto kaj formas malferman [[kanopeo]]n kun granda denseco de branĉoj, tiom ke tio povas rezulti en troa denseco kio povus eĉ strangoli la kreskadon, kio siavice povas postuli specialan laboron de maldensigo fare de agrikulturistoj kaj ĝardenistoj; ties [[folio]]j estas alternaj, elipsaj, ledecaj de malhelverda koloro (5–10 cm) kaj pli helverdaj burĝone, finintaj pinte kun bordoj ĉu ondecaj aŭ fajne dentecaj. En branĉoj ĝi montras mallongajn kaj dikajn [[dorno]]jn kun danĝeraj pikiloj. Ties floroj, solaj aŭ laŭ paroj aŭ laŭ mallongaj akselaj [[Korimbo|korimbaj]] [[infloresko]]j, montras dikajn blankajn [[petalo]]jn nuance al roza aŭ viola koloroj en la ekstera parto, kun nombraj [[stameno]]j (20–40). Ili povas aperi ĉu izole aŭ formante parojn el ruĝecaj burĝonoj. Povas aperi unuaj florburĝonoj kiam ankoraŭ estas fruktoj en la arbo. La [[ovaro]] derivas en [[Bero|berforma]] [[frukto]] en [[hesperidio]] kun ĝis 18 segmentoj. Ties semoj, kiuj eble mankas pro partenokarpio, estas pli malpli ovalformaj, blankecaj al flavecaj, centimetraj, neregule kaj laŭlonge kun sulkoj.<ref>[http://www.floraiberica.es/floraiberica/texto/pdfs/09_118_00_RUTACEAE.pdf Citrus en Flora Ibérica,] RJB/CSIC, Madrid. Alirita la 19an de Novembro 2018.</ref> La fruktoj dekomence estas malhelverdaj; en nromalaj kondiĉoj (se ili ricevas sunradion), ili flaviĝas, dum plidikiĝas kaj pleniĝas je suko (se estas sufiĉa humideco). Arboj povas produkti du rikoltojn por [[sezono]] (unu printempe kaj dua aŭtune).
 
== Etendo==
Linio 33 ⟶ 34:
== Fruktokonservado ==
Kiel ĉe fruktoj de aliaj specioj de tropika aŭ ĉetropika deveno, estas postulata ekspono de la citronoj je temperaturoj de 10-13&nbsp;°C, kun relativa malsekeco de 85-90&nbsp;% por ties industria konservado en freŝa stato.<ref name="Kader">Kader, Adel A., ed. (2002). Postharvest Technology of Horticultural Crops (3a eldono). Oakland, California: University of California, Agriculture and Natural Resources, Publication 3311. p. 513. ISBN 1-879906-51-1.</ref> En tiu kondiĉoj, la vivo en postrikolto povas pludaŭri inter 1 kaj 6 monatoj.<ref name="Kader" /> La ekspono al pli malaltaj temperaturoj povas generi damaĝon pro malvarmo kaj perdo de sukenhavo.
 
La citrono estas neklimaktera frukto, kaj ĝia produktado de [[etileno]] estas malalta.<ref name="Kader"/> La reagoj al la aplikado de atmosferoj kontrolitaj ([[Oksigeno|O<sub>2</sub>]] 5-10 %; [[Karbona dioksido|CO<sub>2</sub>]] 0-10 %) estis nekontentigaj, kaj oni ne atingis reagon de teknologia intereso al la 1-metilciklopropeno, inhibilo de la agado de la etileno,<ref name="Kader"/> escepte ĉe tiuj citronoj kiuj pro komercaj necesoj estas vendataj ankoraŭ verdaj: tiuokaze, la 1-metilciklopropeno povus esti uzata kiel ilo por la konservado de la koloro, ĉar pro la inhibo de la agado de la etileno ĝi inhibas ankaŭ la malverdigo de citrusoj.<ref> Li, L.; Lichter, A.; Chalupowicz, D.; Gamrasni, D.; Goldberg, T.; Nerya, O.; Ben-Arie, R.; Porat, R. (2016). «Effects of the ethylene-action inhibitor 1-methylcyclopropene on postharvest quality of non-climacteric fruit crops». Postharvest Biology and Technology 111: 322-329. doi:10.1016/j.postharvbio.2015.09.031. </ref>
 
== Sinonimoj ==