7-a de aprilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 36:
* [[1939]]: [[Italio]] invadis [[Albanio]]n
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1940]]: [[Kielce]]-regiono: taĉmento de [[SS (organizaĵo)|SS]] [[pafekzekutado|pafekzekutis]] - revenĝe pro agado de la partizana taĉmento de [[Henryk Dobrzański]] - en du vilaĝoj Adamów kaj Królewiec (proksime al [[Końskie]]) 104 virojn kaj en 3 aliaj lokoj 125 personojn (en tio 11 pro kunlaboro kun la [[rezistomovado]]); en [[Poznań]] [[episkopo]] sekrete [[ordino|ordinigis]] 3 [[sacerdoto]]jn, 3 [[diakono]]jn kaj 4 subdiakonojn; en germana [[koncentrejo]] Stutthof (ene de [[Libera Urbo Dancigo]]) pereis pastro Feliks Bolt, la patro de pola komerco en [[Pomerio]]
** [[Angers]]: ĵurigo de 4 civilaj laborantoj pri kontakto kun Pollando - en [[Budapeŝto]], [[Bukareŝto]], [[Belgrado]] kaj [[Romo]] (junie la eksterlanda misiejo estis translokigita al [[Ateno]] kaj septembre al [[Istanbulo]])
** [[1941]]: En areo [[Gdańsk]]-[[Okcidenta Prusio]] [[germanoj]] enkondukis [[nutraĵo|nutraĵajn]] aĉetrajtigilojn por [[pano]] kaj [[faruno]]; en [[Vilno]] okazis prelego por agitantoj ''La deveno de [[Pasko]]'' - pri "kontraŭreligia temo", kiel anoncis la tagon pli frue "Prawda Wileńska" (Vilna Vero)
** [[Adolf Hitler]] estis kontraŭ laborigo de polaj [[judoj]] en [[Nazia Germanio]]; [[Nov-Jorko]]: "Nowy Świat" informis, ke la unua [[volontulo]] por pola armeo en [[Kanado]] jam anonciĝis kaj nun okupiĝas pri rekrutado
** [[1942]]: Speciala [[juĝejo]] en [[Katowice]] ĝis tiu ĉi tago verdiktis 90 [[mortpuno]]jn; al germana [[koncentrejo]] [[Majdanek]] alvenis transporto kun 1497 judoj el [[Slovakio]]
** [[1943]]: [[SS (organizaĵo)|SS]] en [[Ekstermejo Chełmno]] murdis lastan grupon de judoj; '''[[gestapo]] kun [[ukraino|ukraina]] polico amase [[ekzekuto|ekzekutis]] [[judoj]]n en [[geto]]j de tri urboj''' de [[Ternopila provinco]]: Zbaraż, Trembowla (1100 judoj), Skałat (700 judoj); ĝendarmoj [[murdo|murdis]] en 2 lokoj de [[Podlaĥio]] 15 personojn; [[gestapo]] en [[preĝejo]] al [[Sankta Floriano]] en [[Varsovio]] arestis post [[diservo]] kelkdekon de [[poloj]]
** [[1944]]: Taĉmentoj de Kamparanaj Batalionoj kaj de [[Pola Enlanda Armeo]] batalis en vilaĝo Molendy apud [[Kozienice]] kun superegaj germanaj taĉmentoj eskapante de ĉirkaŭiro; [[Volinia masakro]]: en tri polaj vilaĝoj (Moosberg, Pawlikówka, Pyszówka) '''[[Ukraina Ribela Armeo]] murdis ĉ. 300 personojn'''; germanaj policoj pafmortigis aŭ alimaniere [[murdo|murdis]] en [[Lublin]], [[Zwoleń]] kaj 3 vilaĝoj 120 personojn, en tio 38 [[partizano]]jn; laboroficejo en [[Poznań]] alvokis alveni ĉiujn nelaborantajn polojn ĝis 60 jaroj; '''el germana [[koncentrejo]] [[Aŭŝvico]] fuĝis slovaka judo d-ro [[Rudolf Vrba]] kaj Alfred Wetzler, kiuj pretigis raporton pri la germanaj [[militkrimo]]j'''
** Al [[Koncentrejo Ravensbrück]] alvenis transporto kun 54 polinoj de [[Varsovio]]
** [[1945]]: Taĉmento de pola subtera movado atakis en [[Lublin]] Trezor-Ĉambron akirante pli ol 1 milionon da zlotoj; germanaj soldatoj pafmortigis en [[distrikto Żywiecki]] 10 personojn